Záhorce, hungare Erdőmeg estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Záhorce situas en la plej griza regiono

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 11 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1236 en formo "Zachara". En 1907 proksima vilaĝo Erdőszelestény (situanta laŭ Ipeľ) aliĝis al Erdőmeg. En 1910 loĝis tie 806 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 740 da homoj, (705 slovakoj, 25 hungaroj).

Vidindaĵo redakti