Zákányszék [zAkAnjsEk] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Mórahalom.

Zákányszék
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6787
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 647  (2023) [+]
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 16′ N, 19° 55′ O (mapo)46.26666666666719.916666666667Koordinatoj: 46° 16′ N, 19° 55′ O (mapo) [+]
Areo 66,06 km² (6 606 ha) [+]
Zákányszék (Hungario)
Zákányszék (Hungario)
DEC
Zákányszék
Zákányszék
Situo de Zákányszék

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zákányszék [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Szeged troviĝas 22 km-ojn for.

Historio redakti

En la komunumo avaroj loĝis dum la bronzepoko. La loko estis paŝtejo de la hungaroj, sed antaŭ la tatara invado ankaŭ la kumanoj paŝtadis tie. Dum regado de Béla la 2-a aperis la nomo Villa Sakani. Dum la turkoj la regiono senhomiĝis, la loĝantoj rifuĝis precipe al urboj Kecskemét, Szeged kaj Szabadka. Ekde 1731 la kampoj apartenis al Szeged. Post la turka erao la kamparanoj konstruis farmojn en siajn parcelojn, ĉar el la urbo ne povis kulturi teron kaj bredadi. Naskiĝis senfinaj vicoj de farmoj, kiu hungare enradikiĝis "farmomondo" pro la grandeco. En 1840 oni konstruis ŝtonokrucon kaj sonorilstablon, post 3 jaroj kapelon, en 1852 lernejeton, kiuj iĝis ĝermo de la nuna vilaĝo. En 1891 formiĝis farmocentro Alsótanya (=suba farmo), post 2 jaroj ankaŭ Felsőtanya (=supra farmo). Preĝejo ekfunkciis ekde 1924, paroĥo ekde 1932. La komunumo memstariĝis en 1950. Infanĝardeno en 1959, sporthalo en 1992 konstruiĝis.

Ĝemelkomunumo redakti