Zálesie (distrikto Kežmarok)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zálesie

Zálesie (hungare Gibely [gibej], germane Giebel) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La slovaka historia loknomo estis Gibeľ.

Zálesie
hungare: Gibely, germane: Giebel
municipo
Oficiala nomo: Zálesie
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Kežmarok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo Zamagurie
Montaro Spišská Magura
Situo Zálesie
 - alteco 677 m s. m.
 - koordinatoj 49° 19′ 19″ N 20° 23′ 29″ O / 49.32194 °N, 20.39139 °O / 49.32194; 20.39139 (mapo)
Areo 4,7890 km² (478,9 ha)
Loĝantaro 86 (31.12.2011)
Denseco 17,96 loĝ./km²
Unua skribmencio 1520
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 059 04
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj KK
NUTS 524115
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Retpaĝo: www.zalesiezamagurie.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Zálesie situas laŭ rojo, fine de sakovojo el Matiašovce. Kežmarok troviĝas je 20, Spišská Stará Ves je 7 km.

Historio redakti

En 1612 poloj fondis la vilaĝon. En 1787 323 vilaĝanoj loĝis en 43 domoj, en 1828 286 vilaĝanoj loĝis en 38 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa (=malbona). Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gibely 164 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Stará Ves, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Zálesie 93 homoj, (ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵoj redakti