Závada (distrikto Veľký Krtíš)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Závada |
Závada hungare Érújfalu estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Závada | |
hungare: Érújfalu | |
municipo | |
Motoresto
| |
Oficiala nomo: Závada | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Veľký Krtíš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Novohrad |
Situo | Závada |
- alteco | 220 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 17′ 27″ N 19° 29′ 04″ O / 48.29083 °N, 19.48444 °O (mapo) |
Areo | 9,6091 km² (960,91 ha) |
Loĝantaro | 517 (31.12.2011) |
Denseco | 53,8 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1393 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 991 21 |
Telefona antaŭkodo | +421 47 |
Aŭtokodoj | VK |
NUTS | 516554 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Závada, Veľký Krtíš District | |
Retpaĝo: www.obeczavada.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Závada situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Lučenec-Veľký Krtíš. La lasta urbo troviĝas je 18 km.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1393 en formo "Zaoud". En 1828 loĝis tie 454 vilaĝanoj en 34 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Zavada, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Érújfalu 203 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Gács, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Závada 523 homoj, (504 slovakoj).