Závadka nad Hronom

Závadka nad Hronom (hungare Ágostonlak [Agoŝtonlak]) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1899 la oficiala loknomo estis Zavadka, poste honore de la loka bienulo la vilaĝo ricevis novan nomon.

Závadka nad Hronom
hungare: Ágostonlak
municipo
Strato en Závadka nad Hronom
Oficiala nomo: Závadka nad Hronom
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Brezno
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horehronie
Montaro Malaltaj Tatroj
Najbaras kun NP Muránska planina
Rivero Hron
Situo Závadka nad Hronom
 - alteco 627 m s. m.
 - koordinatoj 48° 51′ 00″ N 19° 55′ 00″ O / 48.85000 °N, 19.91667 °O / 48.85000; 19.91667 (mapo)
Areo 4,1184209 km² (411,84 ha)
Loĝantaro 2 415 (31.12.2010)
Denseco 586,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1611
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 976 67
Telefona antaŭkodo +421 48
Aŭtokodoj BR
NUTS 509124
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Závadka nad Hronom
Retpaĝo: www.zavadkanadhronom.sk
Portalo pri Slovakio
Závadka nad Hronom situas maldekstre

Situo redakti

Závadka nad Hronom situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Telgárt-Brezno. La lasta urbo troviĝas 23 km.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1611 laŭ hungara nomo "Nagypatak" (=granda rojo), sed post 6 jaroj aperis ankaŭ "Zavadka". Paŝtistoj estis la loĝantoj. En la 18-a jarcento oni minadis feron kaj en 1826 gisejo de fero ekfunkciis. En 1828 vivis tie en 123 domoj 1126 homoj. Ekde 1860 uzino pri prilaborado de fero ekfunkciis. En 1910 loĝis en Ágostonlak 1526 homoj, (1456 slovakoj, 40 hungaroj, 3 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Vaľkovňa, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1926 finiĝis la laboro en la uzino. En 2001 loĝis en Závadka nad Hronom 2469 homoj (2367 slovakoj, 75 ciganoj, 10 ĉeĥoj, 3 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti