Zahínos

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Zahínos estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Zahínos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06129
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 766  (2023) [+]
Loĝdenso 61 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 20′ N, 6° 57′ U (mapo)38.330536-6.9546662Koordinatoj: 38° 20′ N, 6° 57′ U (mapo) [+]
Alto 374 m [+]
Areo 45,3 km² (4 530 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zahínos (Ekstremaduro)
Zahínos (Ekstremaduro)
DEC
Zahínos
Zahínos
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Zahínos (Hispanio)
Zahínos (Hispanio)
DEC
Zahínos
Zahínos
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zahínos [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas zahineros. La censita populacio en 2008 estis de 2.903 loĝantoj.

Situo redakti

Zahínos estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra Suroeste, je altitudo de 374 m; je 71 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 45,3 km².

Ĝi situas en la sudokcidento de la provinco de Badajoz, ege proksime de la landlimoj kun Portugalio kaj kun la Provinco de Huelva. Limas norde kun Higuera de Vargas, sude kun Oliva de la Frontera, oriente kun Jerez de los Caballeros kaj okcidente kun Villanueva del Fresno.

Ekonomio kaj Geografio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Estas en la municipa teritorio grandaj "dehesas", malfermaj arbaroj de anzinoj kaj korkokverkoj taŭgaj por brutobredado sed ne tiom por agrikulturo. En tiuj kampojoni bredas ĉefe porkojn por produktado de kolbasoj, kiujn ĉiu familio preparas tradicie. La vilaĝanoj ankaŭ tradicie produktis grandajn kvantojn de Lignokarbo.

Loĝantaro redakti

Loĝantoj laŭ Municipa Censo
Jaroj 1993 1994 1995 1996 1997 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
Populacio 3239 3250 3252 3211 3211 3096 3096 3043 3030 3026 2995 2961 2959 2938 2895


Laborantaro laŭ sektoroj
AGRIKULTURO SERVOJ KONSTRUADO INDUSTRIO TOTALO
832 172 95 40 1139
73% 15.1% 8.3% 3.5% 100%

Politiko redakti

Municipa Balotado 2003
Listo Voĉdonoj % Validaj Skabenoj
Partido Socialista Obrero Español (Centro-maldekstro) 727 46.6% 6
Izquierda Unida-Socialistas Indep de Extremadura (Maldekstro) 725 46.47% 5
Partido Popular (Dekstro) 69 4.42% 0
Ĝenerala balotado 2004
Listo Voĉdonoj %
PSOE 1163 67.19%
PP 403 23.28%
IU-SIEX 122 7.05%
Municipa Balotado 2007
Listo Voĉdonoj % Validaj Skabenoj
Independientes de Extremadura (maldekstro) 1494 82.72% 10
Partido Socialista Obrero Español 293 16.22% 1
Ĝenerala balotado 2008
Listo Voĉdonoj %
PSOE 1116 66.31%
PP 436 25.91%
IU 99 5.88%

Historio redakti

Historie ĝia nomo estis "Castro Fuerte" pro fortifikaĵo milita konstruita de la Templanoj sur monteto. La aktuala urbo kreskis ĉirkaŭ tiu kastelo el kiu konserviĝas nur turo apuda al la urbodomo.

Ekde la procesoj de privatigo de la komunaj bienaroj okazintaj dum la 19a jarcento nome "desamortización" la vilaĝanoj jam aktivis kaj asociiĝis por aĉetado kaj funkciigado de la bienoj. Dum la Dua Hispana Respubliko la vilaĝanoj sukcesis akiri bienegojn nome "Cabra Alta" kaj "Cabra Baja" ĝis tiam apartenantaj el la Duko de Alba, sed la reĝimo de Francisco Franco redonis ilin al la antaŭaj posedintoj. Dum la demokratia epoko denove la komunumanoj sukcesis denove repreni la bienegojn.

Eksteraj ligiloj redakti