Zalán Endrei
Zalán Endrei, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Endrei Zalán estis hungara aktoro, redaktoro. Lia origina nomo estis Ehmann Ödön.
Zalán Endrei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ehmann Ödön |
Naskiĝo | la 31-an de oktobro 1870 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Vért |
Morto | la 24-an de decembro 1933 en Sátoraljaújhely (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aesthetician • literaturhistoriisto • verkisto • ĵurnalisto |
Ödön Ehmann[1][2] naskiĝis la 31-an de oktobro 1870 en Vért (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Virt en Slovakio), li mortis la 24-an de decembro 1933 en Sátoraljaújhely (Hungara reĝlando).
Biografio redakti
Zalán Endrei devenis el juda familio. Li akiris diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Reĝa Aktora Akademio (1894). Li estis aktoro province, poste en Népszínház. Baldaŭ li forlasis la teatran mondon kaj li okupiĝis nur pri la literaturo, li eldonis plurajn literaturaĵojn, eĉ li verkis teatraĵojn kaj ankaŭ tradukis kaj redaktis. Li estis motoro de pluraj eldonaĵoj (vidu la kovrilpaĝojn).
Elektitaj kontribuoj redakti
- Becsmérelt szenvedély (romano, 1896)
- Ilona királyné (dramo, 1898)
- Mátyás király élete és halála (junulara romano, 1903)
- A régi magyar költészet remekei (poemamtologio, 1903, vidu la kovrilpaĝon!)
- Vörösmarty Mihály összes költeményei (kompleta poemaro kun biografio, 1907)
- Az angol és a magyar nyelv szótára (vortaro kun E. W. James, 1907)
- Ŝekspiro: Otelo, la maŭro de Venecio (tradukaĵo, 1909).
- A névtelen jegyző (tragedio, 1915)
- Honoré de Balzac: fr:La Cousine Bette (tradukaĵo, 1930)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q57326863 WikiData
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM52596 hungarlingva datenaro de muzeo