Zalagyömörő
Zalagyömörő [zaladjomorO] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Sümeg.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 490
- Poŝtkodo: 8349
- Telefonprefikso: 87
Geografio redakti
Zalagyömörő situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Sopron-Balatono, laŭ fervojo Sümeg-Celldömölk.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1423 en formo Vggyemerew. Dum la historio loĝis tie nobeloj, ankaŭ dum la turka erao. Paroĥo konstruiĝis en 1788. Kolĥozo pri Paco formiĝis en 1949. La vilaĝo havas kurenton ekde 1947, ekde 1987 akvodukton, ekde 1997 tergason. En 1959 kulturdomo, en 1962 kuracejo konstruiĝis. En Zalagyömörő migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Zalagyömörő naskiĝis futbalisto Károly Fatér (pli precize en ekstra parto nomata Nyírlak).