Zam (Hunedoara)

komunumo en Rumanio

Zam (hungare: Zám) estas komunumo en Rumanio okcident-nordokcidente de Deva. Administre apartenas al ĝi Almășel, Almaș-Săliște, Brășeu, Deleni, Cerbia, Godinești, Micănești, Pogănești, Pojoga, Sălciva, Tămășești kaj Valea.

Zam
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Hunedoara
Alinome Zám (hungare)
Iama hungara departemento Hunyad
Situo 46° 0′ N, 22° 27′ O (mapo)4622.45Koordinatoj: 46° 0′ N, 22° 27′ O (mapo)
Zam (Hunedoara) (Rumanio)
Zam (Hunedoara) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 240 m
Poŝtkodo 337550
Loĝantaro
– komunumo 1.8875 (en 2011)
– vilaĝo 655 (en 2011; 719 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 92186
vdr

La komunumo Zam konsistas el la vilaĝo Zam kaj 12 pliaj vilaĝoj. Zam situas sur la dekstra bordo de rivero Mureș. Ĝin trairas la nacia vojo DN7 kaj la fervojo de Simeria al Arad, ĉe kiu Zam havas stacion.

Pojoga kaj Sălciva situas aliflanke de Mureș. La aliaj vilagoj situas laŭlonge de tri flankaj valoj de la Mureș-valo:

  • Norden: Cerbia – Pogănești (– Almășel) – Micănești – Almaș-Săliște – Valea – Brășeu – Deleni
  • Nord-orienten: Tămășești
  • Sud-orienten: Godinești

Okcidente la komunumo limas al distrikto Arad.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 1062 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 763 (rumanoj).

Historio redakti

Ĝia unua mencio estas en 1407. Ĝi estis ekleziejo de 1332. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye).

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti