Zaporoĵec estas marko de sovetiaj aŭtoj de la malgranda klaso. La aŭtoj de tiu marko estis produktataj en fabriko "Kommunar" (poste "Zaporojŝkij avtomobilnij zavod", ZAZ) en la jaroj 19601994. Ĝi estis relative populara pro la malgranda prezo kaj pro ekzisto de specialaj modifoj por invalidoj (plene mana stirado).

Zaporoĵec
aŭtomobilmarko vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
"Zaporoĵec" ZAZ 968-M en Sankt-Peterburgo

Sub la marko "Zaporoĵec" estis produktataj fakte du diversaj modeloj: en la jaroj 19601969ZAZ-965 kaj ZAZ−965А (bazita sur la itala modelo FIAT 600 de 1956) kaj en la jaroj 19661994 ZAZ-966В, ZAZ−966, ZAZ−968, ZAZ−968А kaj ZAZ−968М (ĝia prototipo estis la okcident-germana modelo NSU Prinz 4 de 1961).

En 1994 la produktado de tiuj aŭtoj ĉesis pro falinta kvanto de mendoj el Rusio (ĉ. duono de la produktado en 1980-aj jaroj estis mendo de invalidprotektaj sociaj institucioj ekster Ukrainio).

"Zaporoĵec" ĉiam estis la malplej prestiĝa sovetia aŭto, ekzistis diversaj humuraj folkloraĵoj pri ĝi, ĝia dimensio kaj ĝia nekutima lokigo de la motoro (malantaŭe). En la 21-a jarcento tamen fortiĝas movado, kies hobio estas restaŭro kaj uzo de "Zaporoĵec" kiel retroaŭto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti