Zaragozo

urbo en Hispanio

Por samnomaj komunumo kaj urbo en Veracruz (Meksiko) vidu respektive Zaragoza (Komunumo en Veracruz) kaj Zaragoza

Zaragozo
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50001–50022
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 682 513  (2023) [+]
Loĝdenso 701 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 0° 53′ U (mapo)41.65-0.88333333333333Koordinatoj: 41° 39′ N, 0° 53′ U (mapo) [+]
Alto 200 m [+]
Areo 973,78 km² (97 378 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zaragozo (Provinco Zaragozo)
Zaragozo (Provinco Zaragozo)
DEC
Zaragozo
Zaragozo
Situo de Zaragozo
Zaragozo (Hispanio)
Zaragozo (Hispanio)
DEC
Zaragozo
Zaragozo
Situo de Zaragozo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zaragoza [+]
vdr

La hispana urbo Zaragoza (elparolu saraGOsa) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono de Aragono. Ĝia nuna nomo devenas de la romia Caesar Augusta tra la araba Saraqosta. Ĝi situas ĉe la rivero Ebro en la centro de granda valo kun tre diversaj pejzaĝoj.

Ĝi situas meze de la vojo el Madrido al Barcelono, kaj la tri urboj atingeblas per rapida trajno. Fakte ĝi estas je ĉirkaŭ 300 km de Madrido, Barcelono, Valencio, kaj Bilbao kaj de Tuluzo de Francio. Ĝi estas la kvina hispana urbo laŭ kvanto da loĝantoj kun 679 624 loĝantoj (Nacia Instituto de Statistiko INE 2012) (sed 701 887 laŭ la municipa censo je 1-a de januaro de 2012) kaj koncentras pli ol 50% de la loĝantaro de la regiono Aragono.

Geografio redakti

 
Preĝejo Nuestra Señora del Pilar kaj la rivero Ebro.

Ĝi kuŝas meze de la valo de Ebro, ĉe la meza fluejo de la rivero Ebro, ĉe kie elfluas la riveroj Huerva (el sudo) kaj Gállego (el nordo), kiuj same trapasas la urbon. Parto de ties municipa teritorio estas okupita de la Naturrezervejo Sotoj kaj Galaĉoj de Ebro.

La rivero Ebro ludas gravan rolon por la urbo, ĉar determinas la terenon. Aktuale, danke al la laboroj por la Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008 la riverbordo troviĝas en tre bonaj kondiĉoj: oni inaŭguris longajn biciklovojojn, kaj oni kreis parkojn kun diversaj servoj.

 
La Baziliko Nuestra Señora del Pilar konstruata kaj la Ŝtona Ponto super la rivero Ebro en foto de la 19-a jarcento.

Ĉe la riverbordo kaj ĉe la urba areo, la tereno estas ebena ĝenerale, ĉefe en la norda parto de la urbo sur la maldekstra flanko de la elfluo de la rivero Gállego, dum la suda parto klinas dum oni malproksimiĝas el la rivero Ebro. La alto de la rivero Ebro tra Zaragozo estas de 199 msm, kvankam granda parto de la urbo estas super 210 msm kaj la sudaj kvartaloj kiaj Torrero kaj La Paz, troviĝas je pli ol 250 msm. La riverbordo estas ĉirkaŭata de deklivoj, kornicoj kaj ravinoj kio okazigas krutan reliefon, foje kun fortaj disniveloj. Kontraste altitude kun la metropolita areo, ene de la municipo, elstaras la Plana de Moses: nome dusa areo de la Montoj de Castejón kun 680 msm; kaj Planas de María kun 645 msm, rezulto de la malmoleco de ties geologiaj materialoj kontraŭ erozio.

La materialoj kiuj kuŝas ĉe la urbo kaj ties ĉirkaŭo estas ĉefe gruzo, sablo kaj argiloj nome produkto de la propra sedimento de la rivero Ebro dum la Kvaternaro, kiuj disponiĝas laŭ riveraj terasoj kelkajn metrojn larĝaj sur tavoloj el gipso kaj ŝlimoj lasitaj tie dum la Kenozoiko. Tiuj materialoj estas konsideritaj evaporito, pro ties formo pro vaporigo de la akvo al etendaj lagetoj de una depresio senelflua kiu limigis la montarojn kaj pirenean, kaj iberina kaj katalunan marbordan. Tiu senelflua zono malfermiĝis al la Mediteraneo pro la erozio de unu aŭ diversaj ravinoj, praŭloj de la aktuala rivero Ebro.

La naturo saleca de la evaporito, kun malabunda pluvokvanto kaj forta vaporigo, favoris la disvolvigon de senegala vegetaĵaro stepeca en la ĉirkaŭo de Zaragozo, kio konstituas botanikan kaj pejzaĝan raraĵon en la tuta Eŭropo, sed ĝi estas ĝenerala malmulte bone aprezata de la loĝantaro. La kontrasto inter tiu pejzaĝo kaj la fruktodona vegetaĵaro de la riveraj bordoj estas unu de la allogaĵoj de la pirogaj descendoj popularaj antaŭ kaj malantaŭ la urbo.

Klimato redakti

 
Klimatogramo de Zaragozo (Flughaveno).

Zaragozo havas mediteranean kontinentan duondezertan klimaton, kiu estas la propra ĉe la depresio de la rivero Ebro. La vintroj estas malvarmaj, oftas ls nokta frosto kaj la nebuloj produktitaj de la termika inverto en la monatoj decembro kaj januaro. La someroj estas varmaj kaj oni superas la 35 kaj eĉ foje la 40 multajn tagojn. La pluvokvanto malabundas kaj koncentriĝas printempe. La jara averaĝo estas malalta, de ĉirkaŭ 315 mm influita de ĉefe la feneikoAdiabata procezo. La plej altaj temperaturoj de la historio estas la 43,1 de la 22-a de julio de 2009. La 42,8 de la 26-a de aŭgusto de 2010 kaj la 42,6 de la 17-a de julio de 1978 kaj la plej malalta −14 registrita la 1-an de januaro de 1888.[1][2][3] Zaragozo havas averaĝe nur 1 neĝan tagon jare ĉar ĝi troviĝas ene de valo malalte.[4]

Laŭ la ŝtata agentejo de meteologio, la averaĝa rapido de la vento estas de 19 km/h. La vento "cierzo" blovas ofte dum la vintro kaj komence de la printempo.

Por meteologia prognozo, vidu la jenan eksteran ligilon: [1]

Historio[5] redakti

 
Pordego enireja de Aljafería.

La urbo Zaragozo devenas historie kaj urbe el romia kolonio fondita de la legioj de Aŭgusto je la 24-a jaro a. K. kun la nomo Caesaraugusta. Ĝi havis la normalan strukturon de la militistaj tendaroj, kaj estis konstituita sur teritorio proksima al rektangula formo. La tuta urbo estis ĉirkaŭata de murego nur interrompita de kvar pordoj, kaj ĝi etendiĝis tra tio kio hodiaŭ estas Via Aŭgusta kaj strato Coso, do sekvis la romiaj modeloj.

Dum la muzulmana okupado (j. 711-1492) la urba perimetro de Zaragozo estis la sama ol tiu antaŭa, sed en la urbo, tiam nomata Saraqusto, kreiĝis kvartaloj kie loĝis la judaj kolektivoj ĉe la hebrea sinagogo, la maŭraro kiuj sin dediĉis ĉefe al la agrikulturo, kaj en la centro, dum la tajfa regno (precipe dum la regado de Al-Mundir), ĉar li deziris plibeligi la urbon, oni konstruis komfortajn kaj luksajn varmbanejojn, oni ampleksigis la ĉefmoskeon (situanta kie nun estas la katedralo Seo) kiu estis fondita de la honorinda Hanaŝ, situigante la niĉon de la mihrabo ĝustaloke en la direkto al Mekko, kie oni faris la ritajn preĝojn; kaj ankaŭ oni konstruis en la centro la domojn de la plej riĉaj, kaj publikajn servojn… Konkrete Saraqusto fariĝis la plej granda tajfo de Al-Andalus, kaj centro de intelektuloj, kie sciencistoj regantaj matematikon, astronomion, filozofion, poezion k. a. estis meritoplene konsultitaj de eŭropanoj kiuj speciale venis por informiĝi pri tiuj scioj.

En la jaro 1118 la kristanaj trupoj konkeris Zaragozon, kaj tio signifis la ampleksigon de la urbo: dum la 12-a jarcento okazis la unua ampleksigo tra la nordorienta pordo, kie oni organizis la merkatojn, kiuj kreis la kvartalon de San Pablo kaj sekve tiuj de San Agustin kaj San Miguel. En la 15-a jarcento formiĝis la kvartalo Arrabal ekster la muregoj kaj ĉe la alia flanko de la "Puente de Piedra" (ŝtona ponto: antaŭe al tiu ponto estis ankaŭ aliaj). La demografia premo devigis la aŭtoritatojn konstrui alian muregon pli suden de la romia, koincidanta kun la nuna Paseo de Maria Agustin: tiu mezepoka murego atingis je oriento kun la rivero Huerva kaj okcidente ĝis la pordo Sanĉo, sed inter la romia murego kaj la mezepoka, ankoraŭ ekzistis bedaroj kaj senokupitaj spacoj, iom post iom okupitaj per dometoj laŭ kreskis la loĝantaro.

La milito kontraŭ la Napoleona reĝimo nomata "Sieĝoj de Zaragozo" en la jaroj 1808-1809, detruis konsiderindan parton de Zaragozo, kiun post la milito oni rekonstruis iom post iom, inter aliaj, en la jaro 1815, "Paseo de la Independencia", laŭ simila stilo ol la Strato Rivoli de Parizo.

La industria disvolviĝo de Zaragozo havis kiel sekvon dum la duona fina parto de la 19-a jarcento, la konstruon de uzinoj en la zonoj de Cogullada kaj Malpica, laboristaj kvartaloj, ŝoseoj en pluraj direktoj, stacidomoj Arrabal kaj Portillo kaj aliaj gravaj konstruaĵoj, kiuj plibeligis la urbon, sen mencii la muzeojn, teatrojn, kulturajn centrojn ktp.

Folkloro kaj vidindaĵoj redakti

La plej granda festo okazas dum la 12-a de oktobro, kiam oni honoras la Virgulinon Pilar (de la piliero, ĉar ĝi montriĝas sur piliero); laŭlegende la Virgulino Maria sin aperis al la apostolo Sankta Jakobo, ĉar li volis kristanigi la popolon de Zaragozo, sed oni havas en Zaragozo la famon ne kredi ĉion, sed laŭlegende la Virgulino helpis Jakobon en la malfacila laboro. Poste, Jakobo ĉiam laŭlegende vojaĝis al Santiago de Compostela kie lia supozita tombo estas. La 12-an de oktobro, Kristoforo Kolumbo trovis Amerikon kaj pro tio tiu virgulino de la Pilar estas la Ĉefsanktulino de Hispanameriko kaj Hispanujo. Laŭlegende la virgulino sin aperis la 2-an de januaro sed la festo okazas dum la 12-a de oktobro.

Krom la Baziliko de la Pilar, la katedralo estas La Seo del Salvador kaj ankaŭ estas diversaj civilaj monumentoj, inter kiuj la arabdevena Palaco La Aljafería kaj la renesanca Borsohalo (La Lonja).

 
Baziliko de la Virgulino de la Pilar en Zaragozo

Vizitindaĵoj redakti

Jen listo de vizitindaĵoj en Zaragozo[6]:

  • Famaj lokoj: Baziliko “El Pilar”, katedralo “La Seo del Salvador”, palaco “Aljafería”…
  • Muzeoj:
    • "Museo Provincial de Bellas Artes de Zaragoza": placo Los Sitios, 6.
    • "Museo Camon Aznar" str. Espoz y Mina, 23.
    • "Museo Pablo Gargallo": placo S. Felipe, 3.
    • Muzeoj kaj teatro de la romia epoko: diversaj.
  • Aliaj lokoj vizitindaj:
    • Rivero Ebro kaj diversaj pontoj.
    • Parko “Parque Grande” oficiale nomata “José Antonio Labordeta”.
    • Parko “Parque del Agua” (kie okazis internacia ekspozicio pri akvo “Expo 2008”).
    • “Rozario el kristalo” (procesi-figuroj de la “Sankta Semajno”): pl. S. Pedro Nolasco.
    • Skulpturo “Paro sub ombrelo”: “Paseo de la Constitución” (proksime de pl. Paraíso).
    • Monumento al Esperanto (en “Glorieta del Esperanto”, malantaŭ Hotel Boston).

Provinco redakti

Zaragozo estas ĉefurbo de samnoma provinco, kun urboj kiaj Calatayud, Ejea de los Caballeros, TarazonaAlcalá de Ebro.

Gefiloj redakti

Zaragozo kaj Esperanto redakti

 
Palaco Aljaferia, 11-a jarcento.
 
Sunsubiro en Zaragozo. Rivero Ebro kaj fone la Baziliko de Nia Sinjorino Pilar.

La esperanta grupo Frateco estis fondita jam en 1908, interalie de Emilio Gastón.

La 15-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en 1954 en Zaragozo.

En la 1960-aj jaroj estis tie la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio.

Krome troviĝas en Zaragozo la oficiala sidejo de Fundación Esperanto.

El la 3-a de majo al la 5-a de majo 2013 okazis la 72-a Hispana Esperanto-Kongreso en Zaragozo

Esperanto en Aragono[7] redakti

Pri E-Movado en Aragono oni devas mencii kiel unuan grupon tiun de Albarracín, en jaro 1903, nomata "Grupo Esperantista Santa Maria de Albarracin", kies prezidanto estis José Mª Lozano.

En Zaragozo oni fondis la Esperantan Societon "Frateco" en la jaro 1908, fare de Agustin de Montagud, Emilio Gastón Ugarte kaj Rafael Benítez. Ankaŭ Esperanto-rondoj estis en Teruel sub prezido de Julio Belenguer, kaj en Huesca sub prezido de José Artigas. Brila epoko pri la disvastigo de Esperanto en Zaragozo estis la 1930-aj jaroj, kiam tiu urbo registris la plej altan nombron de E-Societoj, kiuj estis, krom la du cititaj: "Zaragozo Esperantista" en str. Heroismo, 49; "Esperanto kaj Paco" en str. Hernan Cortés, 1, kiu eldonis 128.000 poŝtmarkojn pro-pacajn; "Esperanto Kultura Klubo" en str. Candalija, 7; "Esperanta Laborista Grupo" en placo San Carlos, 3; "Socialista Esperanta Grupo" en str. Estebanez, 2; "Esperanta Fako ĉe Ateneo Popular" en str. Virtud, 4; "Esperanta Fako Ateneo Racionalista" en Camino Alcachoferas, 109; kaj aliaj esperantistaj fakoj en politikaj partioj.

Zaragozo estis ankaŭ oficiala sidejo tutlanda de "Hispana Esperanta Konfederacio" sub prezido de José Oros, kaj "Hispana Esperanto-Federacio" sub prezido de M. Sancho Izquierdo.

La sidejo de “Frateco” kaj de “Fundación Esperanto” ekde 1999 troviĝas en str. Cadena, 20. La aktualaj prezidantoj de “Frateco” kaj de “F. Esperanto” estas respektive Lorenzo Noguero kaj Antonio Marco. En 2008 inaŭguriĝis monumento al Esperanto.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Zaragozo inter 1991 kaj 2004

1991 1996 2001 2004

594 394 601 674 614 905 638 799

Referencoj redakti

  1. http://www.aemet.es/es/noticias/2009/08/climajulio2009 Temperatura máxima absoluta de Zaragoza/Aeropuerto en julio de 2009, AEMet, 21-08-2009.
  2. http://www.heraldo.es/noticias/zaragoza_registro_grados_temperatura_historica_mas_alta.html Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine Temperatura máxima absoluta de Zaragoza/Aeropuerto el 22 de julio de 2009, Heraldo de Aragón, 21-08-2009.
  3. http://www.aemet.es/es/elclima/datosclimatologicos/efemerides_extremos?o=9434V&v=Tmn&m=13 Temperatura mínima absoluta de Zaragoza en enero de 1888, AEMet, 21-08-2009.
  4. http://www.aemet.es/es/elclima/datosclimatologicos/valoresclimatologicos?l=9434&k=arn Valores climatológicos medios de Zaragoza. Aemet 03-09-2009.
  5. Zaragozo, la kongresurbo, de Antonio Marco Botella en Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 4
  6. El Vizitindaj lokoj, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 18
  7. Esperanto en Aragono, de Antonio Marco Botella en Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 5

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti