Zatín, hungare Zétény (zEtEnj) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Zatín situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Zatín situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Latorica, laŭ traira flankovojo. Kráľovský Chlmec troviĝas 10 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1233. Burgo menciiĝas en la 15-a jarcento, post 3 jarcentoj la ruina burgo trakonstruiĝis kastelo, kiu tute neniiĝis en 1945. En 1910 loĝis en Zétény 760 da homoj, (escepte 1 slovakon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Zétény apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Zétény rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Zatín 788 da homoj, (663 hungaroj, 109 slovakoj, 13 ciganoj, 1 germano). Vilaĝservoj estas infanĝardeno, hungara bazlernejo.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelkomunumo redakti