Zazaa lingvo

(Alidirektita el Zazaki)

La Zazaoj estas etna malplimulto en orienta Turkio. Ilia lingvo, Zazaki, estas proksime parenca al la Irana lingvaro. La plej proksima parenco estas la sorana lingvo aŭ "centra kurda lingvo". La gorana lingvo foje konsideratas membro de aparta subgrupo de la irana lingvaro, kun la zazaa lingvo.

Zazaa lingvo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Zaza–Gorani
Parolantoj 1 640 000
Skribo Zazaki alphabet, latina alfabeto, araba alfabeto
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 zza
  Glottolog zaza1246
Angla nomo Zazaki
Franca nomo zazaki
vdr

Dialektoj kaj lingvokodoj redakti

La lingvokodo por la zazaa lingvo estas zza laŭ ISO 639-2. ISO 639-3 havas ankaŭ apartajn kodojn por du el la ĉefaj regionaj variantoj, la suda, aŭ dimla, kode diq, kaj la norda, aŭ kirmanĵla, kode kiu. Ial, la zazaa Vikipedio uzas la dimlan kodon, dum la priskribo ĉe Ethnologue uzas la kirmanĵlan kodon. Ial, la centra varianto ne havas apartan kodon.

Eksteraj ligiloj redakti