Zdzisław KRÓL [zdzisŭav krul] (naskiĝis la 8-an de majo 1935 en Zdziebórz (proksime al Wyszków), mortis la 10-an de aprilo 2010 apud Smolensk) estis pastro-mitrulo, respondeculo pri beatiga proceso de pastro Jerzy Popiełuszko, estinta militpastro de Varsovia Katina Familio, doktoro de eklezia leĝaro.

Zdzisław Król
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1935 (1935-05-08)
en Limanowa
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (74-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Pantheon of Great Polish People
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Memorigilo Zdzisław Król
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Vivo redakti

En Wyszków finis viran gimnazion. Ordiniĝis la 3-an de aŭgusto 1958 en varsovia ĉefkatedralo helpe de kardinalo Stefan Wyszyński. En Katolika Universitato de Lublin doktoriĝis pri eklezia leĝaro. En 1967 eklaboris en Metropolita Kurio de Varsovio, en la jaroj 1979–1992 iĝis ties kanceliero. Kunplanis vizitojn de la papo Johano Paŭlo la 2-a en Pollando.

Pastro Zdzisław Król estis kapelano de Varsovia Katina Familio en la jaroj 1987-2007 kaj membro de la Protekto-Konsilio de Memoro pri Bataloj kaj Martireco. De 1992 estis paroĥestro de la varsovia paroĥejo de Ĉiuj Sanktuloj.

Aprile 2008 Konsilio de Pola Katina Fondaĵo atribuis al li Medalon de la Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin.

Li mortis la 10-an de aprilo 2010 en katastrofo de la pola aviadilo Tu-154M en Smolensk. La 16-an de aprilo 2010 estis postmorte distingita per Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. La 20-an de aprilo 2010 estis enterigita en la Templo de Dia Providenco, en la Panteono de Grandaj Poloj.

Novembre 2010 oni malkovris memortabulon en preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Pniewo (proksime al Pułtusk).