Zeŭgmo estas frazfiguro, en kiu verboadjektivo rilatas al du substantivoj, el kiuj nur unu estas striktasence koncernata de ĝi. Zeŭgmo similas al elipso, sed ĝi iom perfortas la logikon.

Ekzemploj:

"kun plorantaj okuloj kaj koro" (= kun plendanta koro)

"figuron vi ne vidis, nur la voĉon" (= vi aŭdis)

(laŭ PIV)

"eliri kaj eniri en la ĉambron" (= eliri el la ĉambro)

"esti danka kaj fiera pri li" (= danka al li)

"travivaĵoj kaj rememoroj pri feriado" (= travivaĵoj dum feriado)

Vidu ankaŭ redakti