Zebegény [zebegEnj] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szob.

Zebegény
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2627
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 286  (2023) [+]
Loĝdenso 133 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 48′ N, 18° 55′ O (mapo)47.79756944444418.909961111111Koordinatoj: 47° 48′ N, 18° 55′ O (mapo) [+]
Areo 9,65 km² ( 965 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zebegény (Hungario)
Zebegény (Hungario)
DEC
Zebegény
Zebegény
Situo de Zebegény

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zebegény [+]
vdr
Blazono de Zebegény
Strato de Zebegény
Panoramo en Zebegény

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Zebegény situas inter la montaro Börzsöny kaj la maldekstra bordo de Danubo kun haveno, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szob. Proksime estas Nagymaros.

Historio redakti

Post la turka erao ekde 1685 alvenis germanoj, slovakoj kaj hungaroj. En 1851 oni faris fervojan linion inter tiama urbo Pest kaj tiama hungara urbo Pozono. La linio tuŝis la vilaĝon, kaj tio portis evoluon. En 1853 kapelo kaj golgoto, poste kapelo omaĝe al Johano Nepomuka, en 1910 preĝejo omaĝe al Dipatrino (Neĝa Beata Damo) konstruiĝis. En la 20-a jarcento pentristo István Szőnyi havis tie domon kaj aranĝis pentristajn renkontiĝojn kaj kursojn. Ĉe la vilaĝo oni kultivas vinberon kaj frambon. En la pitoreska arbaro kreskas kverko, fago, frakseno kaj vivas cervo, kapreolo kaj apro.

La vilaĝo estas fama feriejo kaj ekskursejo.

Famuloj redakti