ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = zea

Zelanda lingvo (Zeêuws en la zelanda, Zeeuws en la nederlanda) estas regiona lingvo, ĉefe uzata en nederlandaj provincoj Zelando kaj Suda Holando, kaj ankaŭ sur insulo Goeree-Overflakkee. Kvankam ofte oni rigardas la zelandan kiel dialekton de nederlanda lingvo, ĝi havas sufiĉe grandajn diferencojn de la nederlanda kaj je prononco, kaj je gramatiko kaj vortaro. Plej kutime, denaskaj parolantoj de la nederlanda ne komprenas la zelandan sen speciala preparo. Kelkaj lingvistoj opinias, ke la zelanda estas dialekto de la okcidentflandra lingvo[1]

Deveno redakti

Historie la zelanda estas intermedia lingvo inter la holanda kaj okcidentflandra. Dum la Mezepoko ĝi estis uzata en ambaŭ Holando kaj Flandrio, kaj do havas influojn de ambaŭ direktoj. Dialektoj de la zelanda montras pli da holandajn elementojn en la norda parto de la regiono. Tamen, entute la lingvo estas sufiĉe konsista kaj la limoj de ĝia areo estas tre facile difineblaj, ĉar longaj marbordoj formigas fortajn isoglosojn.

Gramatikaj ecoj redakti

La plej grandaj diferencoj inter zelanda lingvo kaj la akademie standarda nederlanda estas jenaj: la zelanda konservas tri gramatikaj genroj anstataŭ du en standarda nederlanda; konsekvence, la zelanda konservas finajn ŝvaojn en inaj vortoj; ĝi ankaŭ konservas monoftongajn [i] kaj [y] por ij kaj ui, anstataŭ diftongaj [ɛi] kaj [œy]; en plimulto de vortoj de la zelanda, [aː] transformiĝis al [ɛː]; malnovĝermanaj diftongoj [ai] kaj [au] transformiĝis al ([eə] kaj [ɔə]) en la zelanda, kiam en standarda nederlanda ili kunmiksiĝis kun [e] kaj [o]; krome, la h-litero preskaŭ tute malaperis el la zelanda.

La sekva tabulo ilustras la prononcajn diferencojn inter la zelanda kaj la holanda (per nederlanda ortografio):

Zelanda Holanda Esperanto
d'n boer de boer la kamparano
de boerinne de boerin la kamparanino
uus huis domo
kieke(n) kijken rigardi
tw twee du
d hoofd kapo

Dialektoj redakti

La provinco de Zelando konsistas je kelkaj artifarite konetitaj insuloj, kiuj estis sufiĉe izolitaj ĝis mezo de 20-a jarcento. Rezulte, preskaŭ ĉiu tiu insulo havas klare distingan dilekton, kaj la diferencoj, kvankam negrandaj, estas rimarkeblaj. Ekzemple, dialekto de Goeree-Overflakkee, konservas la h-sonon, kaj dialektoj de Walcheren kaj Zuid-Beveland havas umlaŭtojn tie, kie pli nordaj dialektoj ne havas (ekzemple, beuter [bøtər] anstataŭ boter [botər]). Ekzistas eĉ kelkaj etaj diferencoj inter komunumoj ene de unu insulo: ofte lokaj loĝantoj povas diveni el kiu vilaĝo venas la persono laŭ la prononco de tiu persono, eĉ se por fremduloj tiuj diferencoj estas nesenteblaj.

La dialektoj de Zeeuws Vlaanderen estas plejparte nekongruaj kun difino de la zelanda lingvo. Oni konsideru ilin dialektoj de aŭ okcidentflandra lingvo aŭ de la orientflandra. Tamen oni ofte titolas okcidentflandrajn dialektojn de la regiono "zelandaj".

Geografia distribuo kaj sociaj ecoj redakti

En komuna pensmaniero zelanda lingvo estas forte konektita kun kamparanoj, ĉar plimulto de parolantoj estas farmistoj kaj vilaĝanoj. Urbaj dialektoj de Middelburg kaj Vlissingen estas multe pli proksimaj al la holanda kaj preskaŭ formortis. Enketoj de 1990-aj jaroj montris, ke ĉirkaŭ 60% de la loĝantaro de Zelando ankoraŭ uzas la zelandan kiel ĉiutagan lingvon. Oni ekspektas, ke estas ĉirkaŭ 250000 denaskaj parolantoj (tio inkluzivas flandrajn dialektojn de okcidenta Zelando). Kvankam, kiel ofte okazas ĉe regionaj lingvoj, la nombro de parolantoj malkreskas, danĝero de formorto estas negranda, ĉar en multaj izolitaj komunumoj pli ol 90% de junuloj parolas la zelandan. En aliaj vilaĝoj, tamen, aparte en tiuj kiuj suferas fortan enmigradon, la zelanda lingvo estas uzata preskaŭ ekskluzive de plenkreskuloj, ĉar oni ne speciale instruas ĝin al la infanoj.

Ekzistas lobia movado por agnosko de la zelanda kiel Eŭropa minoritata lingvo. En 2005 ĝi ankoraŭ ne havis tiun statuson.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Marco Evenhuis Zeelandic. Language in the Netherlands. Streektaal.net. Alirita 2007-06-03. “Together with West-Flemish and the Flemish spoken in northern France, Zeeuws is part of a cluster of remarkably homogenic dialects.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-19. Alirita 2009-08-30. Dutch versions: Zeeuws Arkivigite je 2020-11-14 per la retarkivo Wayback Machine or as pdf Arkivigite je 2020-11-13 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti