Zelandio

plejparte submara kontinento, kiun konsistigas Nov-Zelando kaj Nov-Kaledonio

Zelandio, ankaŭ konata kiel la Nov-Zelanda Kontinento, estas plejparte subakvigita subkontinento, kiu sinkis forrompiĝinte de Aŭstralio antaŭ 85-60 milionoj da jaroj, apartiĝinte de Antarkto antaŭ inter 130 kaj 85 milionoj da jaroj.[2] Ĝi eble estis tute subakvigita antaŭ ĉirkaŭ 23 milionoj da jaroj,[3][4] kaj la pleja parto (93%) restas sub la Pacifika Oceano.

Topografio de Zelandio. Oni ne konsideras partoj de Zelandio la liniajn montojn nord-nordoriente kaj sudokcidente, direktitajn for de Nov-Zelando, aŭ Aŭstralion (supre maldekstre), FiĝionVanuatuon (supre centre).[1]

La areo de Zelandio estas 3 500 000 km², preskaŭ duone granda kiel Aŭstralio. Ĝi estas mallarĝa kaj etendiĝas de Nov-Kaledonio norde ĝis preter la subantarktaj insuloj de Nov-Zelando sude (de latitudo 19° sude ĝis 56° sude,[2]. Nov-Zelando estas la plej granda parto de Zelandio super la marnivelo; Nov-Kaledonio estas la dua plej granda.

La ĉefaj subakvaj partoj de Zelandio estas Lord Howe Rise, Challenger Plateau, Campbell Plateau, Norfolk Ridge, kaj Chatham Rise. Malpli grandaj provincoj estas Louisiade Plateau, Mellish Rise, Kenn Plateau, Chesterfield Plateau, kaj Dampier Ridge.[5] La ŝajne aparta Gilbert Seamount (nordokcidente de Fiordland) ankaŭ estas parto de la Nov-Zelanda kontinentero,[6] dum estas nekonate kiel forte Bollons Seamount (sude de Chatham-Insuloj) restas ligita al Nov-Zelando.

Zelandio subtenas signifan fiŝkaptadan industrion kaj enhavas la plej grandan tergasan kampon de NZ, proksime al regiono Taranaki. La registaro en 2007 donis permesilojn por naftoesplorado en la Granda Suda Baseno.[7] Submaraj mineralaj rimedoj estas fersabloj, vulkanaj sulfidoj kaj feromagneziaj buloj (nodetoj).[8]

Biogeografio redakti

 
fosiliiĝinta ŝtipo ĉe Curio Bay.

Nov-Kaledonio troviĝas ĉe la norda fino de Zelandio, dum Nov-Zelando leviĝas ĉe la platbordo kiu duonigas ĝin. Tiuj landamasoj estas du kvazaŭinsuloj de la Antarktika Flaŭro, kiu enhavas kaj Araŭkariojn kaj Podokarpacojn. Ĉe Curio Bay, videblas ŝtipoj de fosiliiĝinta arbaro proksime rilata al modernaj kaŭrio (Agathis) kaj norfolka pino (Araucaria heterophylla), kiuj kreskis en Zelandio antaŭ ĉirkaŭ 180 milionoj da jaroj, dum la ĵurasio, antaŭ ol ĝi disiĝis de Gondvano. [9] Tiujn enterigis vulkanaj kotfluaĵoj, kaj iompostiome anstataŭigis silico por produkti fosiliojn nun malkaŝitaj de la maro.

Dum glaciepokoj, pli da Zelandio fariĝas tera anstataŭ mara medio. Ĝis antaŭnelonge oni kredis ke Zelandio ne havis teran mamulan faŭnon, sed la makovro en 2006 de fosilia mamula faŭko el la Mioceno en la Otago-regiono refutis tion.[10]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Figure 8.1: New Zealand in relation to the Indo-Australian and Pacific Plates. The State of New Zealand’s Environment 1997 (1997). Alirita 2007-04-20. Arkivigite je 2005-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 Keith Lewis; Scott D. Nodder and Lionel Carter (2007-01-11). Zealandia: the New Zealand continent. Te Ara – the Encyclopedia of New Zealand. Alirita 2007-02-22.
  3. "Searching for the lost continent of Zealandia", The Dominion Post, 2007-09-29. Kontrolita 2007-10-09.
  4. Campbell, Hamish; Gerard Hutching. (2007) In Search of Ancient New Zealand. North Shore, New Zealand: Penguin Books, p. 166–167. ISBN 978-0-14-302088-2.
  5. (2006) “Australian Earth Sciences Convention”, p. 4.  .
  6. Wood, Ray; Vaughan Stagpoole, Ian Wright, Bryan Davy and Phil Barnes. (2003) New Zealand's Continental Shelf and UNCLOS Article 76 (PDF), Institute of Geological and Nuclear Sciences series 56; NIWA technical report 123, Wellington, New Zealand: Institute of Geological and Nuclear Sciences Limited; National Institute of Water and Atmospheric Research, p. 16. “The continuous rifted basement structure, thickness of the crust, and lack of seafloor spreading anomalies are evidence of prolongation of the New Zealand land mass to Gilbert Seamount.”. Arkivigite je 2007-02-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-21. Alirita 2012-01-04.
  7. Great South Basin – Questions and Answers (2007-07-11). Arkivita el la originalo je 2008-10-14. Alirita 2008-04-18.
  8. New survey published on NZ mineral deposits (2006-10-17). Arkivita el la originalo je 2008-10-16. Alirita 2008-04-18.
  9. Fossil forest: Features of Curio Bay/Porpoise Bay. Alirita 2007-11-06.
  10. Campbell, Hamish; Gerard Hutching. (2007) In Search of Ancient New Zealand. North Shore, New Zealand: Penguin Books, p. 183–184. ISBN 978-0-14-302088-2.

Eksteraj ligiloj redakti