Zelenogorsk (urbo en Sankt-Peterburgo)

urbo en Rusio proksime de Sankt-Peterburgo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zelenogorsk

Zelenogorsk (ruse Зеленогорск, ĝis 1947 Терийоки; finne Terijoki) estas urbo en federacia subjekto Sankt-Peterburgo de Rusio. Ĝi troviĝas en la 9-a distrikto de la administra unuo Sankt-Peterburgo (konsistanta el 20 distriktoj), en kiu troviĝas kelkaj urbetoj kaj vilaĝoj krom la urbego Sankt-Peterburgo mem.

Zelenogorsk
municipa distrikto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 197720
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 292  (2018) [+]
Loĝdenso 7 254 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 12′ N, 29° 42′ O (mapo)60.229.7Koordinatoj: 60° 12′ N, 29° 42′ O (mapo) [+]
Areo 2,108 km² (21 0.8 ha) [+]
Zelenogorsk (Sankt-Peterburgo)
Zelenogorsk (Sankt-Peterburgo)
DEC
Zelenogorsk
Zelenogorsk
Situo de Zelenogorsk
Zelenogorsk (Eŭropa Ruslando)
Zelenogorsk (Eŭropa Ruslando)
DEC
Zelenogorsk
Zelenogorsk
Situo de Zelenogorsk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zelenogorsk (Saint Petersburg) [+]
vdr
La Ripozloka distrikto, en kiu troviĝas Zelenogorsk, havas en tiu ĉi mapo numeron 9

Zelenogorsk estas populara ripozloko. Ĝin ĉirkaŭas sanatorioj, infanaj ripozejoj, hoteloj, ks.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 40281509.

Historio redakti

La urbo estis fondita en komenco de la 18-a jarcento. Ekde 1721 ĝi apartenis al Rusio (en konsisto de Finnlanda aŭtonomio), post disfalo de la imperio ĝi troviĝis en sendependa Finnlando, sed, rezulte de la milito inter Sovetunio kaj Finnlando, en 1940 la urbo Terijoki estis transdonita al Sovetunio kune kun kelkaj aliaj teritorioj. Dum la milito en la urbo rezidis por-sovetia politikisto Otto Wille Kuusinen, kiu estris la "demokratian registaron de Finnlando", nome de kiu Sovetunio militis kontraŭ la "burĝa registaro" de Finnlando.

Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1946. En 1947 la urbo ricevis nomon Zelenogorsk (signifas "urbo de verdaj montoj").

En 1939 finnlanda komunumo Terijoki havis 7 900 loĝantojn.

En jaro 1959 la urbo havis 12,5 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 12,1 mil loĝantojn.

Esperanto redakti

En 1995 en ripozejo ĉe Zelenogorsk, okazis la 51-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), la unua en Rusio.

En 2001 en la sama ripozejo, okazis unuigita Esperanto-aranĝo de Rusia Esperantista Unio (REK) kaj Esperanto - Lingvo Arta (EoLA).

Konataj lokanoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti