Zell ZH

komunumo de Svislando
Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en kantono Zuriko (mallongigo ZH). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Zell.
Zell ZH
Blazono de Zell ZH
Komunuma domo de Zell ZH
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 26′ 57″ N 8° 49′ 25″ O / 47.44917 °N, 8.82361 °O / 47.44917; 8.82361 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 57″ N 8° 49′ 25″ O / 47.44917 °N, 8.82361 °O / 47.44917; 8.82361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4938
Areo 12,70 km²
Alteco 541 m super marnivelo
Poŝtkodo 8487
Komunumkodo 0231
Mapo de Zell
vdr

Pri la komunumo redakti

Zell ZH estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4938 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo konsistas el la municipoj Zell, Rikon, Kollbrunn kaj Rämismühle, kaj la setlejoj Oberlangenhard, Unterlangenhard, Lettenberg, Schoren kaj Garten.

Geografio redakti

Zell situas en la Tössvalo en la Zurika Oberlando inter Turbenthal kaj Vinterturo.

Trafiko redakti

Zell situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo tra la Tössvalo al Rüti ZH, kiu estas servita per la regiona trajnlino S26 de la Zurika Trafik-Unio. Zell ZH disponas pri tri stacidomoj ĉe tiu-ĉi linio, nome Kollbrunn, Rikon kaj Rämismühle-Zell.

Historio redakti

La unua skriba mencio de la municipo Zell datiĝas el la jaro 741 kiel Celle en donacdokumento al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la 12-a jarcento la posedrajtoj de Zell transiris de la Monaĥejo Sankt-Galo al la Grafoj de Kiburgo. Post la formorto de la familio Kiburgo la novaj posedantoj fariĝis ties heredantoj, la Habsburgoj. Post la Malnova Zurika Milito la tuta Grafejo Kiburgo, al kiu apartenis ankaŭ la municipoj de la hodiaŭa komunumo Zell ZH, estis vendita al la urbo Zuriko.

La politiko Zell ZH en ĝia hodiaŭ formo estiĝis en la jaro 1934 per kuniĝo de la antaŭe sendependaj municipoj kaj setlejoj.

Tibeta Instituto en Rikon redakti

En la vilaĝo Rikon troviĝas la plej granda tibet-budhisma monaĥejo ekster Azio. Ĝi estis fondita en 1968. Ĝi enhavas gravan bibliotekon, temas pri la plej granda post tiu de Dharamsala norde de Barato.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti