Zeloto

religia-politika movado en Judio dum la 1-a jarcento kontraŭ Romia regado

Zeloto estis ano de hebrea teokratia partio, kiu volis perforte instali sur la tero la regnon de Dio kaj uzadis la terorismon kiel religian procedon. Zelotoj batalis kontraŭ la Romia okupacio, provinco Judeo kaj poste Palestino [1].

Metafore estas zeloto fervora kaj obstina adepto de ia religio aŭ doktrino.

Futbalaj zelotoj estas preskaŭ fanatikaj admirantoj de iu futbala teamo, kiuj entuziasme akompanas siajn futbalistojn al iliaj matĉoj. Ili estas armitaj per klubaj flagoj, laŭte aklamas kaj kuraĝigas sian teamon. Bedaŭrinde ofte ili ankaŭ kaŭzas interbatiĝojn kun la zelotoj de la rivala klubo aŭ trairas la urbon detruante montrofenestrojn de vendejoj kaj kantante la kluban himnon.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti