Zhou Enlai

politikisto en Popola Respubliko Ĉinio (1898–1976)

ZHOU Enlai[1][2][3][4][5] (ĉine 周恩来, pinjine: Zhōu Ēnlái, elparolita kiel ĜOŬ Enlaj[5]) (naskiĝis la  5-an de marto 1898(nun 1898-03-05), mortis la 8-an de januaro 1976 (77‑jara)) estis la unua Ĉefministro de Ĉina Popola Respubliko. Li oficis de oktobro 1949 ĝis sia morto en januaro 1976. Zhou oficis sub Mao Zedong kaj estis grava gvidanto en la Komunista Partio de Ĉinio.

Zhou Enlai
Persona informo
周恩來
Naskiĝo 5-an de marto 1898 (1898-03-05)
en Huai'an District
Morto 8-an de januaro 1976 (1976-01-08) (77-jaraĝa)
en Pekino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per urinvezika kancero vd
Religio senreligieco vd
Etno hanoj vd
Lingvoj ĉinajapanaanglafrancagermana vd
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioDinastio QingRespubliko Ĉinio vd
Alma mater Universitato Meiĝi • Universitato de Ŭaseda • Nankai-Universitato vd
Partio Komunista Partio de ĈinioKuomintango vd
Subskribo Zhou Enlai
Memorigilo Zhou Enlai
Familio
Gefratoj Zhou Enshou vd
Edz(in)o Deng Yingchao vd
Parencoj Sun Weishi • Li Peng vd
Profesio
Okupo ministroministro pri eksteraj aferojpolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lerta kaj kapabla diplomato, Zhou oficis kiel ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj de 1949 ĝis 1958. Li kredis ke eblas pace rilati kun okcidentaj landoj post la Korea milito. Li partoprenis en la Ĝeneva Konferenco kaj helpis organizi la viziton de Richard Nixon en Ĉinio en 1972. Li helpis konduki politikon koncerne la malkonsentojn kun Usono, Tajvano, Sovetunio (post 1960), Hindio kaj Vjetnamio. Zhou estas plej bone konata kiel longtempa ĉefa asistanto de Mao Zedong. Lia specialaĵo estis fremda politiko. La malsamaj personecoj de Mao kaj Zhou faris el ili efikan teamon, laŭ Henry Kissinger, la usona diplomato kiu rilatis kun ambaŭ viroj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zhou Enlai en la baza angla Vikipedio.

En Esperanto redakti

En Esperanto aperis Profilo de Zhou Enlai, biografio verkita de Percy Jucheng Fang kaj Lucy Guinong J. Fang, kaj tradukita de Wang Chongfang. Pekino, 1989.

Referencoj redakti

Antaŭe:Ĉefministro de Ĉina Popola RespublikoPoste: 
1949–1976Hua Guofeng