Zhou Guangzhao

Ĉina nuklea fizikisto

ZHOU Guangzhao (周光召 ; Zhōu Guāngzhāo ; naskiĝis la 15-an de majo 1929 en Ĉangŝa) estas ĉina fizikisto, li estis prezidento de la Ĉina Akademio de Sciencoj de 1987 ĝis 1997.

Zhou Guangzhao
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1929 (1929-05-15) (95-jaraĝa)
en Ĉangŝa
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioRespubliko Ĉinio vd
Alma mater Pekina UniversitatoTsinghua Universitato vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio vd
Profesio
Okupo teoria fizikisto • fizikisto • nuklea fizikisto • politikisto vd
Aktiva dum 1957– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komenca vivo kaj eduko redakti

Zhou Guangzhao naskiĝis en 1929 en Ĉangŝa, ĉefurbo de la provinco Hunano, kvina infano de la civila inĝeniero Zhou Fengjiu kaj juna frato de la biokemiisto kaj genetikisto Zhou Guangyu.

De 1946 ĝis 1951 li lernis en la departemento de Fiziko de la Universitato Tsinghua (ĉine : 清华大学, Qīnghuá Dàxué), kie li ricevis sian diplomon. Poste li lernis teorian fizikon dum tri jaroj ĉe la Pekina Universitato ; li restis en tiu universitato post esti plenuminta sian Ph. D. En 1957 li estis sendita en Sovetunion fare de la Ĉina Instituto de Esploro pri Nuklea Energio por labori ĉe la Kuna Instituto por Atomfizika Esploro de Dubna.

Kariero redakti

Zhou Guangzhao reiris en Ĉinion en 1960, kie li laboris por la Ĉina Programo pri Nukleaj Armiloj, kontribuante al la disvolvo de unua ĉina atombombo. Fine li fariĝis prezidento de la Ĉina Programo pri Nukleaj Armiloj. Li estis elektita al la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj pli malfrue fariĝis Vic-Prezidento (19841987) kaj Prezidento (19871997) de ĉi tiu akademio.

La teoria laboro de Zhou Guangzhao centriĝis sur la partikla fiziko. Li estas kreditita de la malkovro de la "PKAK" : Parta Konserviĝo de la Aksa Kurento (konata sub la angla akronimo PCAC), grava paŝo al la kompreno pri la rompo de simetrio.[1]

Li unue vizitis Usonon en 1979. En la 1980-aj jaroj, li pasis tempon kiel invitata esploristo ĉe la Virginia Tek kaj ĉe la CERN en Svislando. Li estis elektita al la Usona Nacia Akademio de Sciencoj en 1987.

La asteroido 3462 Zhouguangzhao[2] (malkovrita elde Purpura Monto) estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti