Ĝuhaj

(Alidirektita el Zhuhai)

Ĝuhaj, ĉine 珠海 estas metropolo, havenurbo kaj universitata urbo en Ĉina Popola Respubliko. La prefektejo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn, ekonomiajn zonojn kaj marajn insulojn.

Ĝuhaj
departemento-ranga urbo • urbego • speciala ekonomia zono
Administrado
Poŝtkodo 519000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 439 585  (2020) [+]
Loĝdenso 1 408 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 17′ N, 113° 34′ O (mapo)22.27694113.56778Koordinatoj: 22° 17′ N, 113° 34′ O (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Areo 1732,33 km² ( 173 233 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ĝuhaj (Ĉinio)
Ĝuhaj (Ĉinio)
DEC
Ĝuhaj
Ĝuhaj
Situo de Ĝuhaj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zhuhai [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝuhaj etendiĝas laŭ la Sudĉina Maro ĉe enfluejo de rivero apud Makao en suda parto de la lando. Ŝenĵeno estas proksime. Kantono troviĝas 140 km.

Historio redakti

Ĝuhaj iĝis grandurbo en 1979 kaj nuntempe ĝi estas modelo de loĝdomoj laŭ Unuiĝintaj Nacioj.

Ekonomio redakti

Ĝuhaj iĝis speciala ekonomia zono en 1978. Oni okupiĝas pri pezaj industrioj, elektronikoj, programaroj, bioteknologioj kaj maŝinaroj. Baldaŭe oni fondis ankaŭ pli novajn industriajn zonojn.

Klimato redakti

Ĝuhaj havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas po 2122 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-aŭgusto. Tiam la temperaturo atingas 30 °C. Neniam neĝas kaj frostas.

Trafiko redakti

Ĝuhaj ne havas fervojon, tamen laŭ planoj eble en 2011 ĝi funkcios. Rapidvojoj funkcias al la proksimaj urboj. La prefektejo havas 2 internaciajn havenojn.

Vidindaĵoj redakti

 
Marborda panoramo de Ĝuhaj
 
Vojo en Ĝuhaj

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • Angla kaj germana Vikipedioj

Vidu ankaŭ redakti

 
Vojo en Ĝuhaj
 
Palaco en Ĝuhaj
 
Placo en Ĝuhaj
 
Pordego en Ĝuhaj