Ziemiełowice [Zjemjeŭovice] estas vilaĝo en Pollando, en komunumo Namysłów [Namisŭuf], en Distrikto Namysłowski, en Vojevodio Opole.

Ziemiełowice
vilaĝo
vilaĝo en Pollando
Administrado
Lando Pollando
Provinco Opole
Distrikto Namysłów
Komunumo Namysłów
SIMC kodo 0499873 [+]
Poŝtkodo 46-100
Demografio
Loĝantaro 210  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 3′ N, 17° 45′ O (mapo)51.0517.75Koordinatoj: 51° 3′ N, 17° 45′ O (mapo)
Horzono UTC+01:00 [+]
Ziemiełowice (Pollando)
Ziemiełowice (Pollando)
DEC
Ziemiełowice
Ziemiełowice
Situo de Ziemiełowice

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ziemiełowice [+]
vdr
La palaco de la suda flanko, el la 19-a jc
La palaco aŭtune
La gotika preĝejo de Sankta Maria Magdalena el la komenco de 14-a jc

Situo redakti

La vilaĝo situas 4 km sude de Namysłów, ĉe la landa vojo al Opole.

Historio redakti

Unuaj historiaj mencioj pri la vilaĝo estas el la jaro 1309; ĝia tiama nomo estis Zemilewicz [Zemileviĉ], de la jaro 1353 nomita Symelwicz [Simelviĉ]. En la jaro 1475 en la latinaj dokumentoj de la vroclavaj episkopoj: Statuta synodalia episcoporum Wratislaviensis la vilaĝo estis nomita jene: Semilwicz [Semilviĉ][1].

Historiaj antikvaĵoj redakti

En la liston de la Nacia instituto de heredaĵo estas enskribitaj du objektoj[2]:

Pli frue estis nur ligna kapelo. Posta la incendio en la jaro 1762 restis ruinaĵo ĝis la rekonstruo en la jaroj 1958 - 1960 fare de vilaĝanoj.

  • La palaco el la 19-a jc kun pejzaĝa parko en angla stilo kun franca ĝardeno ĉe la suda flanko de la palacoo.

La palacon konstruis la familio Methner en la jaro 1898 kun multaj elementoj novmanierismaj kaj novbarokaj. En la jaroj de 1980 ĝis 1989 multe estis detruita kaj estis preskaŭ ruinaĵo. Komence de 21-a jc renovigis ĝin la familio Praski el Opole la nova posedanto.

La grava disvolvo de la bieno estis en la 18-a kaj 19-a jarcentoj; oni konstruis tiam ekz. brandofabrikon, grandan forĝejon kaj aliajn mastrumadajn konstruaĵojn. En la 19-a jarcento la posedanto de la bieno ekestis Rudolf von Methner, kaj la bieno havis 700 hektarojn. Ĉefaj celoj de la bieno estis terkulturado, bredado de bovinoj kaj ŝafoj. En la jaro 1898 kiam oni konstruis novan palacon la malnova biendomo servis por la ĝardenisto kaj estis rekonstruita kiel (trabfakaĵo). La topografio de la vilaĝo estis neŝanĝita de la 19-a jc kun tipa divido de la parceloj kaj kun la gabloj de la domoj situantaj fronte al la strato. Plimulto de la loĝdomoj kaj mastrumdomoj estas el la 20-a jc. Ziemiłowice antaŭ la 1945 apartenis al la grupo de la vilaĝoj de la distrikto kiuj malgraŭ la germanigado granada parto de la loĝantaro restis pola, kun polaj familiaj nomoj kaj uzis la polan lingvon.

Bibliografio redakti

Elżbieta Molak, Ireneusz Racławicki, Zapomniane zabytki "Dwory i pałace wiejskie południowej Polski, Śląsk Opolski" /La forlasitaj antikvaĵoj "Bienoj kaj vilaĝaj palacoj de suda Pollando, Opolia Silezio", 2009 Dariusz Karbowiak, Marek Rzewuski, "Ziemia Namysłowska" / "La Tero de Namysłów", Namysłów 1999


Strukturo redakti

Komunumo Namysłów

Sidejo: Namysłów

Vilaĝoj: Baldwinowice • Barzyna • Brzezinka • Brzozowiec • Bukowa Śląska • Głuszyna • Igłowice • Jastrzębie • Józefków • Kamienna • Kowalowice • Krasowice • Ligota Książęca • Ligotka • Łączany • Michalice • Mikowice • Minkowskie • Niwki • Nowe Smarchowice • Nowy Folwark • Objazda • Pawłowice Namysłowskie • Przeczów • Rychnów • Smarchowice Małe • Smarchowice Śląskie • Smarchowice Wielkie • Smogorzów • Woskowice Małe • Ziemiełowice • Żaba

Partoj de la vilaĝoj: Bławaciska • Borek • Grabówka • Hałderze • Karolówka • Krzemieniec • Lesiny • Marysin • Młynek • Młyńskie Stawy • Nowy Dwór • Piękna Studnia • Pod Jedlinką • Rychnów Dolny • Siedlec • Stanek • Staszków • Winniki • Wszemil • Wszeradów • Zbytki • Zielony Dąb • Żabiak • Żabka

Fonto: La pola vikipedio.

Notoj redakti