Zierker See

lago en Germanio

La lago Zierker See situas ĉe la okcidenta urborando de Neustrelitz kaj sude de la Havelfonta teritorio, kiu apartenas al la Obere Havel-Wasserstraße, en Germanio. Tra la Kammerkanal la Zierker See estas ligata kun Woblitzsee kaj Havel. Ĝi estas nomata laŭ la urboparto Zierke, kiu troviĝas apud la lago. La akvejo havas akvokolektan basenon de ĉirkaŭ 22,7 km².

Zierker See
lago
Situo distrikto Mecklenburg-Strelitz
Ĉefaj fontoj malgrandaj riveretoj
Ĉefaj elfluoj Kammerkanal
Setlejoj Neustrelitz
Areo de la baseno 22,71 km²[1]
Datenoj
Koordinatoj 53° 21′ 41″ N, 13° 2′ 9″ O (mapo)53.36138888888913.03583333333359.0Koordinatoj: 53° 21′ 41″ N, 13° 2′ 9″ O (mapo)
Zierker See (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Zierker See (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Zierker See
Zierker See
Map
Zierker See
Supermara alteco 59 m
Surfaca areo 3,473 km²[1]
Maksimuma longo 2,671 km[2]
Maksimuma larĝo 2,080 km[2]
Akva volumeno 5 675 302 m³[1]
Maksimuma profundo 3,46 m[1]
Averaĝa profundo 1,60 m[1]
pH-valoro 8,8
Borda longo1 11,797 km[1]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr
Zierker See kaj banejo (Poŝtkarto el la jaro 1918)
Ĉe la nova haveno en Neustrelitz
ĉe la laga bordo videblas ankaŭ tiu ĉi ĉina pavilono de 1821

La lago estas relative malprofunda, tre ŝlima kaj ekde jaroj netaŭga por banado. La iam ĉe la orienta bordo troviĝinta banejo estis barita por la banado kaj la konstruaj instalaĵoj estis senreste forigitaj post la jaro 1960. La lago estas ĉirkaŭ 2,6 kilometrojn larĝa kaj du kilometrojn longa. Pro la unue nepurigita resp. poste meĥanike purigita poluakvo, kiu estis enlasita en la lagon, ĝi estas tre eŭtrofita.

La konstruado de kanalo nomata Kammerkanal, farita kiel artefarita etendo de la rojo Gorbach de 1840 ĝis 1843, la akvonivelo tre falis, tiel ke la averaĝa profundo nuntempe estas ĉe 1,6 metroj. En la norda parto la Zierker See kelkloke estas nur duonan metron profunda.

Ĉe la okcidenta bordo estis produktita en la 19a jarcento kalko, tiel ke tie estiĝis „kalkaj truoj“ plenaj je akvo, kiuj nuntempe formas apartan biotopon.

En 1878 trunkoboato estis trovita en Zierker See.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Bodo Heise (StAUN Neubrandenburg): Das Restaurierungsprojekt Zierker See. Vortrag des 13. Gewässersymposium in Güstrow, 22. Oktober 2008.
  2. 2,0 2,1 Zierker See en: Dokumentation von Zustand und Entwicklung der wichtigsten Seen Deutschlands: Teil 2 Mecklenburg-Vorpommern (PDF; 3,5 MB)

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

Laŭ germana vikipedio