Zillis-Reischen
publikigita versio estis patrolita je 21 mar. 2024. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 21 mar. 2024.
Zillis-Reischen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Komunumaro | Schams |
Koordinatoj | 46° 38′ 2″ N 9° 26′ 37″ O / 46.63389 °N, 9.44361 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 2″ N 9° 26′ 37″ O / 46.63389 °N, 9.44361 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 429 |
Areo | 24,48 km² |
Alteco | 945 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7432 |
Komunumkodo | 3712 |
Pri la komunumo redakti
Zillis-Reischen (en la romanĉa lingvo Ziràn-Reschen) estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 429 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio redakti
Zillis-Reischen situas oriente de la Malantaŭa Rejno en la mezo de la komunumaro Schams. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Zillis kaj Reischen.
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Zillis-Reischen limas en nordo al Sils en Domleschg, en nordoriento al Mutten, en oriento al Stierva, en sudoriento al Salouf, en sudo al Andeer, en okcidento al Donat, en nordokicdento al Lohn, kaj en nordnordokcidento al Rongellen.
Trafiko redakti
Tra Zillis-Reischen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Thusis tra San-Bernardino-Pasejo al Tiĉino kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A13, al kiu la komunumo posedas alveturejon en Reischen. Al la plublika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Thusis al Biasca.
Vidindaĵoj redakti
Fame konata estas en Zillis la preĝjeo Sankta Marteno pro sia pentrita lingo-kampo-plafono el la 12-a jarcento.
Historio redakti
La komunumo Zillis-Reischen kreiĝis en la jaro 1875 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Zillis kaj Reischen.
La unua dokumenta mencio de Zillis datiĝas el la 9-a jarcento kiel Ciranes.[1] Reischen menciiĝis la unuan fojon en la jaro 1219 kiel Rexeno.[2]
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Zillis-Reischen
- Zillis-Reischen en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Zillis-Reischen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj redakti
-
Plafono el la 12-a jarcento de la preĝejo Sankta Marteno en Zillis
-
Preĝejo Sankta Marteno en Zillis
-
Reformita preĝejo de Reischen