Zimmer Feri, origine ankaŭ hungare Zimmer Feri estas sukcesa kolora filmo en Hungario.

'
filmo
Originala titolo Zimmer Feri
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1989
Daŭro 98 minutoj
Reĝisoro(j) Péter Tímár
Scenaro Péter Tímár
Muziko de Gábor Závody, Gergely Madarász, Tibor Bornai
IMDb
vdr

Filmotitolo redakti

La hungara titolo estas dusenca. Unuflanke estas ofta germana surskribo Zimmer Frei (=estas luebla ĉambro) en erara formo (feri-frei). Tio estas ofte legebla ĉe Balatono nature ortografie ĝuste. Aliflanke Feri signifas hungare: Franĉjo, do la titolo povas esti iu persono Feri ZIMMER, ĉar la hungaroj inverse uzas la 2 nomojn.

Rolantoj redakti

Historio redakti

La historio okazas en la nuntempo, aŭ en erao post la socialismo. Entreprenisto ekluas feriejan domon ĉe Balatono por akiri gajnon. Li uzas ĉiujn nepermesajn agojn, do li trompas ĉie. Alvenas knabo por ferii, sed ankaŭ li devas servi la entrepreniston. La tuta historio okazas laŭ vidpunkto de la knabo. Alvenas la gastoj, kiuj trompiĝos, sed kion fari, ja ili jam pagis.

La filmo estas komedio, satiro kaj grotesko pri la nuntempo. Nepre menciindas, ke 2 rolantoj (preskaŭ ĉefrolantoj) estis amatoroj, kiuj tre bone faris la taskojn. El la duopo elstaras la knabo.

La historio mem estis tiel sukcesa, ke oni faris ankaŭ la daŭrigon Zimmer Feri2 post jaroj.

Fontoj redakti