Zinedine Zidane

Franca piedpilkisto

Zinedine Zidane (naskiĝis la 23-an de junio 1972 en Marsejlo) estas franca futbalisto, verŝajne unu el la plej famaj de lia generacio.

Zinedine Zidane
mezkampulo
Personaj informoj
Plena nomo Zinedine Ismail Yazid Zidane
Naskiĝo 23-an de junio 1972
en 16-a arondismento
Alteco 1,85 m
Kromnomo Zizou
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio halfo
Junularaj kluboj
1982-1983
1983-1986
1986-1988
US Saint-Henri
SO Septèmes-les-Vallons
AS Cannes
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)
1988-1992
1992-1996

1996-2001

2001-2006
AS Cannes
FC Girondins de Bordeaux
Juventus Football Club
Real Madrid
61 (6)
135 (28)

151 (24)

155 (37)
Reprezentado**
1994-2006 Francio 108 (31)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la 2006.
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj laŭ la 2006.

vdr

Li naskiĝis en 1972 en Marsejlo, de gepatroj kiuj estis origine berberoj de Alĝerio. Li komencis sian profesian karieron en 1988 kun AS Cannes, sed li pasis al Girondins Bordeaux en 1992. Zidane rapide fariĝis fama kiel tre talenta centrokampisto, kaj en 1996 li iris ludi por la itala teamo Juventus Torino, kie li restis ĝis 2001. Zidane fariĝis mondfama en 1998, kiam li helpis la francan teamon gajni la Futbalan Mondpokalon kiu estis organizita en Francio. En la dua matĉo kontraŭ Sauda Arabio li estis forpelita ĉar li intence tretis la Saudan kapitanon Fuad Amin, post kiam li ŝajne esti vorte provokita. Tamen en la finalo Zidane faris du golojn kaj Francio gajnis 3-0 kontraŭ Brazilo. En tiu jaro li ankaŭ gajnis la premion por la Eŭropa futbalisto de la jaro.

En Eŭropa Futbal-Ĉampionado en 2000 Francio denove gajnis kun la grava helpo de Zidane.

En 2001 Zidane iris ludi en Hispanio por Real Madrid. En 2002 li denove partoprenis en la mondpokalo, sed Francio estis elĵetita en la unua fazo. Post la malgajno en la kvaronfinaloj de la Europa Ĉampionado de 2004, Zidane anoncis ke li retiriĝos de la nacia teamo, sed post unu jaro li ŝanĝis sian opinion kaj decidis denove ludi por Francio ĝis la mondpokalo. En 2006, en aĝo de 34 jaroj, li anoncis ke post la mondpokalo en Germanio li komplete retiriĝos de futbalo. Surprize, post ne tre konvinka unua fazo, la Franca teamo alvenis ĝis la finalo de la mondpokalo, gajnante kontraŭ Hispanio, Brazilo kaj Portugalio, kaj Zidane estis la stelulo de la turniro, ludante bonege kaj farante gravajn golojn kontraŭ Hispanio kaj Portugalio. En la finalo kontraŭ Italio, Zidane faris golon kun penalo post nur sep minutoj, fariĝante la tria futbalisto en la historio post Pelé kaj Paul Breitner kiu sukcesas fari golon en du malsamaj mondpokalaj finaloj. Tamen, Italio rapide respondis per alia golo, kaj oni pasis al la aldona tempo. En la 110a minuto de la ludo, Zidane nekredeble intence frapis la italan ludiston Marco Materazzi per la kapo, post kiam la italo diris ion al li. Evidente li ricevis ruĝan karton kaj estis forpelita, finante sian turniron en la plej maldeca maniero kiu eblis. Francio en la fino malgajnis je penaloj, kaj Zidane eĉ ne revenis por ricevi la medalon por la dua loko.

Oni multe diskutis la malbelan geston trans la mondo en la postaj tagoj, kaj Zidane poste diris ke la itala ludisto provokis lin dirante ion ofendan pri la virinoj de lia familio, io kion Materazzi forte neas. Surprize, lia populareco en Francio restas netuŝita, kaj la prezidanto Jacques Chirac gratulis lin post la matĉo.

Nuntempe li estas direktoro de futbala teamo de Real Madrid[1].

Referencoj redakti

  1. Strukturo de Real Madrid. Alirita 2012-02-21.