Zinio (Zinnia) estas genro de plantoj el asteracoj - unu- kaj plurjaraj herboj kaj arbustetoj - kun kontraŭe duopaj folioj kaj kun ofte grandaj kaj okulfrape koloraj, apeksaj kapituloj; 11 specioj el Ameriko, kelkaj pororname kultivataj, precipe la eleganta zinio (Zinnia elegans) (PIV). La nomo de genro oni donis omaĝe al germana botanikisto Johann Gottfried Zinn (1727-1759).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eleganta Zinio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Zinio, Zinnia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Eleganta Zinio redakti

 
Zinio, Zinnia specio
 
Zinio, Zinnia specio
 
Zinio, Zinnia specio

Eleganta zinio estas ĝardena planto origine meksika. Ĝi estas unujara planto, kies alteco varias de 15 cm ĝis 1 m, kun koloraj floroj (blankaj, rozkoloraj, flavaj, purpuraj aŭ ruĝaj). Ĝi estas tre rezista en tropikaj klimatoj kaj, pro tio, uzata en publikaj ĝardenoj de varmaj landoj. Ziniaj floroj allogis multajn papiliojn kaj multaj ĝardenistoj plantas zinion tiucele. Oni plantas ĝin per semoj en areoj sub sunon.