Zlatý chlum

Zlatý chlum, ofte ankaŭ skribata kiel Zlatý Chlum (germane Goldkoppe; 891 m s. m.) estas montopinto en Ĉeĥio situanta en Zlatohorská vrchovina proksimume 2,5 km  sudoriente de la distrikta urbo Jeseník. Ofte indikata alteco 875 m rilatas al nivellinio apud belvedero. Sed la propra pinto de la monto troviĝas de la belvedero proksimume 200 m sudoriente kaj laŭ Baza mapo 1:10000 ĝi atingas 891,1 m s. m.

Zlatý chlum
germane: Goldkoppe
monto
Zlatý chlum
Oficiala nomo: Zlatý chlum
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Zlatohorská vrchovina
Situo Zlatý chlum
 - alteco 891 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 11″ N 17° 14′ 22″ O / 50.23639 °N, 17.23944 °O / 50.23639; 17.23944 (mapo)
Geologia konsisto skisto
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zlatý chlum
Portalo pri Ĉeĥio

Proksime de la pinto troviĝas la belvedero, malfermita en la jaro 1899 kun belvidoj al Jeseníky kaj ĝis Pollando. Preter Zlatý chlum kondukas Minista lerniga pado.

La pinto de la monto kaj la norda duono inkluzive de la belvedero katastre apartenas al municipo Česká Ves, la suda parto falas sub municipo Mikulovice, la okcidenta flanko preter Turisma fonto poste al urbo Jeseník.

Vido el la belvedero Zlatý chlum al urbo Jeseník
Vido el la belvedero Zlatý chlum al urbo Jeseník