Zlatná na Ostrove

Zlatná na Ostrove, hungare Csallóközaranyos estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Kulturdomo de Zlatná na Ostrove

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Bratislavo. La plej proksima urbo estas Komárno 9 km-ojn for. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj.

 
Katolika preĝejo de Zlatná na Ostrove
 
Lago de Zlatná na Ostrove

Vilaĝopartoj redakti

  • Horná Zlatná, hungare Felaranyos – La unua mencio devenis el 1268, tiam apartenanta al fortikaĵo de Komárom. Poste familioj Aranyosi kaj Zichy havis la kampojn.
  • Veľký Lél, hungare Nagylél - La unua mencio devenis el la 13-a jarcento. Pli frue supozeble la romianoj havis tie sentinelan turon.
  • Ontopa – La unua mencio devenis el 1449, tiam nobeloj loĝis tie.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, poste la romianoj havis tra la Danubo ponton. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1094 en formo Locus Aureus. La nomo signifas tion, ke la loĝantoj okupiĝis pri orolevado. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1676. La supre menciitaj iamaj vilaĝoj aliĝis en 1908. Okazis ofte inundoj, krome en 1847 akridodanĝero, en 1890 incendio.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 1832 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Ekde 1922 loĝadis ankaŭ slovakoj. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1965 okazis inundo. En 2001 loĝis tie 1243 da homoj (1164 hungaroj kaj 79 slovakoj.

Vidindaĵoj redakti

  • katolika preĝejo de 1935
  • kalvinana preĝejo de 1794
  • nobeldomoj
    • de Kossa (koŝa) de 1769
    • de Zichy (ziĉi) de 1800 (klasikisma) kun parko
    • de Karcsay-Schwarz (karĉai-ŝvarc)
  • kastelo de Révész (rEvEs), nun centro de kooperativo
  • protektata insulo kun otidoj

Famuloj redakti

En la iama Csallóközaranyos naskiĝis hungara notario Dániel Pázmány.