Zlatno (distrikto Poltár)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zlatno

Zlatno (hungare Zlatnó) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Zlatno
hungare: Zlatnó
municipo
Oficiala nomo: Zlatno
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Poltár
Historia regiono Supra Hungarujo
Situo Zlatno
 - alteco 370 m s. m.
 - koordinatoj 48° 31′ 06″ N 19° 49′ 09″ O / 48.51833 °N, 19.81917 °O / 48.51833; 19.81917 (mapo)
Areo 0,36 km² (36 ha)
Loĝantaro 490 (31.12.2011)
Denseco 1 361,11 loĝ./km²
Unua skribmencio 1836
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 985 04
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj PT
NUTS 582051
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Zlatno, Poltár District
Retpaĝo: www.obeczlatno.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Zlatno situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kokava nad Rimavicou-Poltár. Lučenec troviĝas je 30 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la domaro en 1819, sed laŭ alia informo jam en 1807 vitrofarejo funkciis tie. Ekde 1836 oni produktis tie imponajn vitraĵojn ĝis 2003. Ĝis Traktato de Trianon la loko apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Lučenec, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Nur en 1998 formiĝis la vilaĝo kaj municipo. En 2001 vivis tie 526 homoj, (484 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

  • klasikisma nobeldomo de 1837
  • konstruaĵo de vitrofarejo de 1836