Zliten (arabe زليتن‎, latinliterigo laŭ DMG Zlīţan) estas urbo de iom pli ol 100 000 loĝantoj (takso de 2010) en la nordokcidento de Libio. Ĝi estas havenurbo borde de la Mediteranea Maro, ĉe okcidenta rando de la Golfo de Sirto. La urbo apartenas al la historia regionego Tripolio.

Zliten
urbo
Oficiala nomo: arabe زليتن
Ŝtato Libio Libio
Distrikto Misrata
Situo  
 - koordinatoj 32° 27′ 50″ N 14° 34′ 21″ O / 32.46389 °N, 14.57250 °O / 32.46389; 14.57250 (mapo)
Loĝantaro 109 972 (takso de 2010)
Horzono UTC+2
Situo de Zliten en Libio
Situo de Zliten en Libio
Situo de Zliten en Libio
Vikimedia Komunejo: Zliten
Retpaĝo: zliten.gov.ly

En la libia revolucio de 2011, la urbo estas forte pribatalata inter kontraŭantoj kaj subtenantoj de Muamar Kadafi. La 1-an de aŭgusto, ribeluloj helpe de NATO-unuoj eniris la urbon.

moskeo Abd es Salam El Asmar, pilgrimejo honore al altranga 15-jarcenta islamano