Zoja Kosmodemjanskaja

Ora stelo de Heroo de Sovetunio

Zoja Anatoljevna KOSMODEMJANSKAJA (ruse Зоя Анатольевна Космодемьянская; naskiĝis la 14-an de septembro 1923; mortis la 29-an de novembro 1941 en Petriŝevo) estis sovetia virina partizano dum la dua mondmilito.

Zoja Kosmodemjanskaja
Persona informo
Naskonomo Зоя Анатольевна Космодемьянская
Naskiĝo 13-an de septembro 1923 (1923-09-13)
en Ossino-Gai, Tambova provinco,  Sovetunio
Morto 29-an de novembro 1941 (1941-11-29) (18-jaraĝa)
en Petrischevo, Moskva provinco,  Sovetunio
Mortokialo pendumo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusagermana
Loĝloko 25 Zoi i Aleksandra Kosmodemyanskikh Street
Ŝtataneco Sovetunio
Familio
Patrino Lyubov Kosmodemyanskaya
Frat(in)o Aleksandr Kosmodemyansky
Okupo
Okupo militisto • rezistobatalanto
vdr
Memorŝtono en Dresdeno

Kontraŭstaro kaj morto redakti

La germanoj kaptis ŝin dum agado en 1941 sur okupita areo. Oni forportis ŝin kun du aliaj kamaradoj al Petriŝevo. Oni sekse perfortis, turmentis ŝin por akiri informojn pri la partizana agado en la regiono. Post du tagoj, oni murdis ŝin.

Oni gvidis ŝin kun tabuleto ĉe la kolo "Mi estas bruligantino" al la vilaĝa placo de Petriŝevo. Antaŭ la pendigo, ŝi kriis al la vilaĝanoj: "Kamaradoj, kial vi gapas tiel malfeliĉe? Batalu!" kaj en direkton de la pendigisto: "Ni estas pli ol 200 milionoj, vi ne povas nin ĉiujn pendigi.".

Post ŝia morto, la kadavro restis sur la bazarplaco por timigi la partizan-simpatiantojn. Oni povis ŝin entombigi nur monatojn poste. Ŝia frato Aleksandr Kosmodemjanskij, nomata Ŝura, identigis la kadavron kiel sian fratinon Zoja, kiu estis konata ĝis tiam nur kiel Tanja por la vilaĝanoj. La 16-an de februaro 1942, oni - postmorte - distingis ŝin kiel unuan virinon je Heroo de Sovetunio[1]. Ŝia tombo troviĝas hodiaŭ en Moskvo.

Ŝian memoron konservas monumentoj, metrostacio en Moskvo, filmo, asteroido, libroj ktp.

Literaturo redakti

  • Ljubov Kosmodemjanskaja: Zoja kaj Ŝura. Verlag Neues Leben, Berlin 1954.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti