Zojsio
Genro el rampantaj herboj
Zojsio (latine Zoysia) estas genro el rampantaj herboj, praloĝinta je sudorienta Azio, Ĉinio kaj Japanio. Ĉi tiuj specoj estas trovataj ĉe marbordaj areoj aŭ herbterenoj. La genro estas nomita laŭ la nomo de aŭstria botanikisto, Karl von Zois.
Zoysia | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Pro sia granda tolero de temperaturaj varioj, ombreco aŭ manko de akvo, ĉi tiuj herboj estas inter la plej bonaj por fari razenojn kaj kortojn en varmaj, moderaj klimatoj. Ili estas vaste uzata ĉe golfludejoj. Ĉi tiuj herboj estas ankaŭ rezistemaj kontraŭ malsanoj, kaj toleremaj pri trafiko.
Specioj redakti
- Zoysia japonica
- Zoysia macrantha
- Zoysia macrostachya
- Zoysia matrella
- Zoysia minima
- Zoysia pauciflora
- Zoysia pungens (syn. Z. tenuifolia)
- Zoysia sinica
- Zoysia tenuifolia