Zoltán Bókay [bOkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bókay Zoltán estis hungara infankuracisto, profesoro, framasono. Lia patro estis Árpád Bókay.

Zoltán Bókay
Persona informo
Naskonomo Bókay Zoltán Károly Lajos
Naskiĝo 9-an de septembro 1885 (1885-09-09)
en Budapeŝto
Morto 1-an de aprilo 1955 (1955-04-01) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Árpád Bókay
Okupo
Okupo infankuracisto
vdr

Zoltán Bókay [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1885 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de aprilo 1955 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Bókay akiris kuracistan diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1908. Li restis samloke por instrui unu jaron, poste li laboris en hospitalo pri geinfanoj, kie laboris lia onklo János Bókay (kuracisto, 1822). En 1911 li aliĝis al loĝio Pátria. En 1916 li estis nomumita privata profesoro, en 1926 titulara eksterordinara profesoro. Inter 1918 kaj 1930 li laboris en kliniko en Budapeŝto, inter 1930 kaj 1947 li estis publika ordinara profesoro en Universitato de Debrecen, samtempe li estis klinikestro. En 1951 li revenis al Budapeŝto, kie li estis ĉefkuracisto en kliniko.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A gyermekorvoslás tankönyve (Lernolibro de la infankuracado), (1912, 1925)
  • A veleszületett szívbajok monográphiája esetek kapcsán (1913)
  • A gyermekorvostan története (1920)

Fontoj redakti