Zoltán Berkes
Zoltán Berkes [berkeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berkes Zoltán estis hungara meteologiisto, profesoro.
Zoltán Berkes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de januaro 1908 |
Morto | 23-an de aŭgusto 1993 (85-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | meteologo |
Zoltán Berkes [1] naskiĝis la 9-an de januaro 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de aŭgusto 1993 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Zoltán Berkes frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1932. Post 2 jaroj li doktoriĝis. En 1934 li eklaboris en meteorologia instituto. Li kandidatiĝis en 1953. Li multe okupiĝis pri norda brilo kaj estis li, kiu faris longdistancajn prognozojn. En 1964 li estis nomumita titulara docento en la menciita universitato, kie li instruis ĝis 1972. En 1968 li pensiuliĝis. En 1952 li ricevis memormedalon.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- A légnyomás eloszlása Magyarországon (1942)
- A hosszabbtartamú időjárás-előrejelzés alapjai hazánkban (1946)
- Ritmikus-periodikus légköri jelenségek (1956)
- Nordlichtbeobachtungen in Ungarn (1963)