Zoltán Fülöp (ĵurnalisto)

Zoltán FÜLÖP [fyloep] rumania hungara instruisto, sportĵurnalisto. Li naskiĝis en Ditrău la 26-an de januaro 1932 kaj mortis en Miercurea Ciuc la 20-an de junio 2014.

Zoltán Fülöp
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1932 (1932-01-26)
en Ditrău
Morto 20-an de junio 2014 (2014-06-20) (82-jaraĝa)
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Kariero redakti

Zoltán Fülöp akiris diplomon pri biologio-geografio en Universitato Bolyai de Kluĵo en 1959, sed li instruis jam de 1954. De 1963 ĝis 1981 li estis fakinspektisto pri instruado, poste ĝis 1985 direktoro de Pedagoga Domo de Distrikto Harghita, pli poste ĝis 1990 li denove instruis en Miercurea Ciuc. De 1968 li estis ekstera kunlaboranto precipe pri sporto de pluraj gazetoj, pli poste de la loka televido, sed li publikigis ankaŭ artikolojn pri biologio, metodiko. Li faris intervjuojn kun mondfamaj hungaraj sportistoj kiel Flórián Albert, Zoltán Balczó, Gyula Grosics. Li havis proksiman amikecon kun futbalisto Jenő Buzánszky. Li estis kunulaŭtoro de pluraj faklibroj.

Fonto redakti