Zoltán Farkasdi [farkaŝdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkasdi Zoltán estis hungara arkitekto. Lia origina familia nomo estis Reichard [rejĥard] ĝis 1942.

Zoltán Farkasdi
Persona informo
Naskonomo Reichard Zoltán
Naskiĝo 10-an de oktobro 1908 (1908-10-10)
en Győr
Morto 15-an de aprilo 2001 (2001-04-15) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Révai Miklós Gimnázium • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Zoltán Reichard[1][2] naskiĝis la 10-an de oktobro 1908 en Győr, li mortis la 15-an de aprilo 2001 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Farkasdi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato en Budapeŝto en 1935. Post siaj studoj li laboris en ateliero de Endre Kotsis ĝis 1940, sed li ankaŭ instruis en la teknikuniversitato ĝis 1948. Li estis ĉefarkitekto en agrikultura ŝtata entrepreno (1948-1953) kaj konstrua oficejo (1953-1957) poste en alia ŝtata firmao. Li pensiuliĝis en 1970. Li specialiĝis pri agrikulturaj konstruaĵoj. Li ricevis premion Kossuth en 1952.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • uzinaj haloj en Székesfehérvár (1942)
  • renovigita domo en Budapeŝto (kunarkitekto, 1946)
  • 15 etaĝa loĝdomo en Budapeŝto (1970-1973)

Lia libro redakti

  • Mezőgazdasági Építészet (1955)

Fontoj redakti

Referencoj redakti