Zoltán Gyöngyössy

Zoltán Gyöngyössy [djondjoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyöngyössy Zoltán estis hungara flutisto, altlerneja instruisto.

Zoltán Gyöngyössy
Zoltán Gyöngyösi 2002
Zoltán Gyöngyösi 2002
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de februaro 1958(nun 1958-02-20)
en Hungario Komló (Hungario)
Morto la 29-an de decembro 2011
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Megyeri Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo flutisto • komponisto
vdr

Zoltán Gyöngyössy [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1958 en Komló, li mortis la 29-an de decembro 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Gyöngyössy frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, li abiturientis en muzika mezlernejo en Pécs en 1976, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1981. Liaj instruistoj estis ekzemple Henrik Prőhle, Melinda Kistétényi kaj György Kurtág. Li plulernis jaron en altlernejo de Dresdeno, poste 3 monatojn helpe de stipendio en Parizo. Hejmenveninta li estis ano de ĵus fondita festivala orkestro en Budapeŝto. En 1986 li estis ano de orkestro de Claudio Abbado. Inter 2001-2007 li estis katedrestro en Universitato de Pécs, sed ekde 2001 li instruis ankaŭ en Muzikarta Altlernejo, kiu jam estis altrangigita universitato. Li gvidis majstrokurson en Japanio, sed krom la instruadoj li ofte koncertis. Li ricevis kelkajn premiojn. Li mortis pro trafika akcidento.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti