Zoltán Hindy [hindi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hindy Zoltán estis hungara oficisto, advokato, parlamenta deputito. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nagy kaj kishindi, lia frato estis Iván Hindy.

Zoltán Hindy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1880 (1880-05-17)
en Budapeŝto
Morto 8-an de majo 1951 (1951-05-08) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Iván Hindy
Okupo
Okupo juristopolitikisto
vdr

Zoltán Hindy[1] naskiĝis la 17-an de majo 1880 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de majo 1951 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Hindy maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1903, post 2 jaroj ankaŭ advokatan diplomon. Dum la studentaj jaroj li kontribuis en gazetoj kaj estis tre aktiva en junularaj organizaĵoj. inter 1903-1917 li estis ŝtata oficisto, poste parlamentano. En 1918 li malfermis advokatan atelieron. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita pli ol monaton. En la sekvaj jaroj li estis fama advokato kun sukcesoj. Inter 1928 kaj 1943 li havis altajn postenojn en la pensiasekura instituto, poste li instruis 2 lernojarojn en Hungara Reĝa Teknikuniversitato József. Ŝajnas, en 1945 li denove estis arestita.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • H. Z. képviselőjelölt programbeszéde. – H. Z. beszéde a közszolgálati alkalmazottak háborús segítéséről szóló törvényjavaslathoz. (1917)
  • Prohászka Ottokár (1928)
  • Igyekezzünk magyarul írni! Egy kis kontárkodás. (1938)
  • Részletek a magyar sajtójogból (1941)
  • A MABI székháza (kunaŭtoro, 1944)

Fontoj redakti

Referencoj redakti