Zoltán Horváth (skermisto)

Zoltán Horváth, laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Zoltán estas hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika kaj monda ĉampionoj, trejnisto, filatelisto.

Zoltán Horváth
Zoltán Horváth en 1960
Zoltán Horváth en 1960
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1937 (1937-03-12) (87-jaraĝa)
en Balatonfüred
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • sporta trejnisto
vdr

Zoltán Horváth[1] naskiĝis la 12-an de marto 1937 en Balatonfüred.

Biografio redakti

Zoltán Horváth skermis ekde 1952 en Budapeŝto, post 3 jaroj li jam estis membro de la hungara nacia skerma teamo. Li estis hungara ĉampiono trifoje (1955, 1956, 1957). Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1960 kun ora medalo teame kaj arĝenta medalo individue, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvarfoje (1957, 1958, 1962, 1966). En 1964 li suferis aŭtoakcidenton, poste li longe ne povis skermi. En 1971 li finis la aktivan sporton kaj malfermis filatelian butikon, krome li estis trejnisto ankaŭ eksterlande. Li edziĝis en 1959 kaj li ricevis premion en la sekva jaro.

Fontoj redakti

Referencoj redakti