Zoltán Jakabffy
Zoltán Jakabffy [jakabfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakabffy Zoltán estis hungara arkitekto.
Zoltán Jakabffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jakabffy Zoltán Géza |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1877 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de marto 1947 (69-jaraĝa) en Hegyvidék |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Zoltán Jakabffy[1] naskiĝis la 21-an de decembro 1877 (laŭ hungara Vikipedio la naskiĝtago estas la 31-a) en Budapeŝto, li mortis la 7-an de marto 1945 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Zoltán Jakabffy akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1901. Post siaj studoj li laboris en firmao de Győző Czigler. Laŭ nefida informo li laboris ankaŭ en la ministerio.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti
- hospitaloj en Veszprém (urbo), Zalaegerszeg, Szombathely
- hotelo en Budapeŝto
Elektitaj kontribuoj redakti
- A színházépítés fejlődése (1908)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-30 per la retarkivo Wayback Machine