Zoltán Nusser [nuŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nusser Zoltán estas hungara bestkuracisto, biologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2013), membro de Academia Europaea (2012).

Zoltán Nusser [1] naskiĝis la 17-an de oktobro 1968 en Bonyhád.

Biografio redakti

Zoltán Nusser studis en Veterinara Universitato de Budapeŝto inter 1987-1992, poste en 1995 li akiris sciencan gradon PhD en Oksfordo. En tiu urbo li esploris kelkajn jarojn, poste li faris la samon en Kalifornio. En 2000 li hejmenvenis, kie li ricevis diversajn stipendiojn por esplori. Post 2 jaroj li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝas pri ĉeloj de la nervoj. Li partoprenas en redaktadoj de Frontiers in Neuroanatomy kaj Journal of Neuroscience. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1995-2013.

Verkaro (elekto) redakti

  • The metabotropic glutamate receptor (mGluR1α) is concentrated at perisynaptic membrane of neuronal subpopulations as detected by immunogold reaction (1993)
  • AMPA and NMDA receptors: similarities and differences in their synaptic distribution (2000)
  • Gap junctions compensate for sublinear dendritic integration in an inhibitory network (2012)

Fontoj redakti