La zoo de Edinburgo, aŭ pli formale la Skota Nacia Zoologia Parko (angle Scottish National Zoological Park), estas senprofita zoologia parko lokita en Edinburgo, la ĉefurbo de Skotlando. La tereno etendiĝas sur la monteto Corstorphine Hill, el kiu videblas larĝa panoramo de la urbo. La zoo estis konstruita en 1913, kaj estas posedita de la Reĝa Zoologia Societo de Skotlando (Royal Zoological Society of Scotland).

Zoo de Edinburgo
bestoĝardeno [+]

LandoBritio

Koordinatoj55° 56′ 35″ N, 3° 16′ 5″ U (mapo)55.94306-3.26806Koordinatoj: 55° 56′ 35″ N, 3° 16′ 5″ U (mapo)
PoŝtkodoEH12 6TS [+]

Zoo de Edinburgo (Skotlando)
Zoo de Edinburgo (Skotlando)
DEC
Zoo de Edinburgo
Zoo de Edinburgo

Zoo de Edinburgo (Britio)
Zoo de Edinburgo (Britio)
DEC
Zoo de Edinburgo
Zoo de Edinburgo
Map
Zoo de Edinburgo

Vikimedia Komunejo:  Edinburgh Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Nutrado de la sfeniskoj en la zoo de Edinburgo.

La zoo ricevas pli ol 600 000 vizitantoj ĉiujare, kaj estas do la dua plej vizitata paga vidindaĵo de Skotlando (post la kastelo de Edinburgo). Ĝi ne nur gastigas turistojn kaj lokulojn, sed ankaŭ partoprenas plurajn sciencajn esploradojn, pri ekzemple la kapta bredado de endanĝerigitaj specioj. Ĝi estas la nura zoo en Britio, kie estas blankaj ursoj kaj koaloj. Ĝi cetere fariĝis la unua zoo de la tuta mondo, en kiu oni sukcese enloĝigis pingvenojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti