Zrmanja (zř̩maɲa) estas rivero en la suda parto de la geografia regiono Lika kaj en norda Dalmatio, Kroatio. Ĝi longas 69 kilometrojn kaj ĝia baseno kovras areon de 907 kvadrataj kilometroj.

la fontoloko de la rivero ĉe loko Misije

La antikvaj Romianoj konis ĝin kiel Tedanius. La fonto de Zrmanja situas en suda parto de regiono Lika piede de la monto Postak, la suda pinto de la monta masivo Pljesevica, kaj proksime al la suda finaĵo de la monto Velebit. Ĝi fluas suden tra 200 metrojn profunda kanjono ene de la mallarĝa kaj longa plugebla valo kiu ĉirkaŭas la suda finaĵo de monto Velebit, kaj tiam turniĝas okcidenten, atingas la loĝlokon Obrovac, kaj post kelkaj kilometroj enfluas la Adriatikan maron en golfeto nomata Novigradsko more.

la rivero Zrmanja antaŭ ol ĝi atingas la loĝlokon Obrovac

En 1963 la rivera kanjono estis unu el la scenejoj de la aventura kineja filmo Winnetou I. Fine de la 1980-aj jaroj en la rivera kanjono ekorganiziĝis komercaj unu- kaj plurtagaj vojaĝoj per kanuoj, kajakoj kaj flosoj. La partoprenantoj atestis ke Zrmanja kun sia alfluo, rivero Krupo, konsidereblas unu el la plej belaj riveroj de Eŭropo. En la 1990-aj jaroj la regiono de monto Velebit deklariĝis naturo parko. Flosaj vojaĝoj sur la rivero okazas en printempo kaj aŭtuno, dum kajakoj kaj kanuoj uzatas dum la periodo de malalta akvonivelo en julio kaj aŭgusto.