Zsófia Alberti
Zsófia Alberti [ĵOfia], laŭ hungarlingve kutima nomordo Alberti Zsófia estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia familia pli frua nomo estis Szabó, ŝia persona nomvarianto estis Zsófi.
Zsófia Alberti | |
---|---|
Zsófia Alberti | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szabó Zsófia |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1987 (37-jaraĝa) en Tata |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Krisztián Endrődy |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zsófia Alberti[1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1987 en Tata (Hungario).
Biografio redakti
Zsófia Alberti maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Dum la lernojaroj ŝi havis kelkajn rolojn en teatro en Tatabánya, poste ŝi studis unu jaron en aktora studio de Teatro Magyar. Fine ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2010. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis László Gálffi, János Ács kaj Enikő Börcsök. Post la diplomo ŝi estis aktoro en Teatro Weöres Sándor ĝis 2021. Ŝi edziniĝis kaj naskis unufoje.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Heléna
- Kiel Plaĉas al Vi - Juci
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Olivia
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Anna Anderjevna
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Cluvia
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Róza
- Jenő Heltai: Naftalin - Patkány Etus
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő - Keczeli Ilona
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Lepkelány (mallonga filmo, 2018) - Janka
- A mi kis falunk (televizia serio, 2020) - hotela akceptisto
- en eksterlandaj filmoj kelkaj hungaraj voĉoj[2]
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2021-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- [1]