Zsigmond Bödők [ĵigmond bodOk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bödők Zsigmond estis ĉeĥoslovakiana-slovakiahungara astronomo, fizikisto, verkisto.

Zsigmond Bödők [1] naskiĝis la 22-an de majo 1957 en Ĉeĥoslovakio en Komárno. Li mortis la 26-an de julio 2010 en Slovakio en Dunajská Streda.

Biografio redakti

Zsigmond Bödők apartenis al la hungara minoritato. Li abiturientis en 1976 en hungarlingva gimnazio en Veľký Meder, poste li laboris en la distrikta administrado ĝis 1989, kie li okupiĝis pri astronomiaj prelegoj. Li studis en Universitato de Karolo inter 1979 kaj 1981, li akiris en fizikistan diplomon en Universitato Komenio en Bratislavo en 1984. Ekde 1989 ĝis sia abrupta morto li laboris en astronomia instituto. Li longe aranĝis tendarojn por la junularo, kie li konigis la astronomion.

Elektitaj libroj redakti

  • Harmatlegelő (1992)
  • Nobel-díjas magyarok (1999)
  • Világjáró magyarok (2005)
  • Látványos égi jelenségek, 2007-2008 (2006)

Fontoj redakti