Zsigmond Szirtes [ĵigmond sirteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szirtes Zsigmond estis hungara sismologo, profesoro. Lia familia nomo estis Schucitzky [ŝucicki] ĝis 1901.

Zsigmond Szirtes [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1882 en Balassagyarmat. Li mortis la 6-an de januaro 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsigmond Szirtes frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, li doktoriĝis samloke en 1906. Li lernis precipe de Lajos Lóczy kaj Radó Kövesligethy. Li laboris en internacia sisma asocio en Strassburg ekde 1907, li prilaboris sismajn datenojn pri Japanio, Kolumbio, Armenio. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato. En 1918 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. En la sekva jaro li estis akuzita, eĉ en 1920 la instrurajto estis retirita. En la sekvaj jaroj li foje vizitis la meteologian instituton.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az 1893.87. évi japáni földrengések átnézete (1906)
  • Szeizmogramm típusok (1912)
  • Katalog der im Jahre (1905…1908)

Fontoj redakti